Ĉaĉaĉao, kaj en hispana chachachá [ĉaĉaĈA] estas muzikĝenro el Kubo,[1][2] same kiel stilo de popoldanco, kiu estis disvolvigita el la danzono-mambo komence de la 1950-aj jaroj, kiu atingis grandan popularecon en la tuta mondo.
La ĉaĉaĉao estis tradicie atribuita al la kuba komponisto kaj violonisto Enrique Jorrín. La plej oftaj instrumentoj uzitaj por produkti tian muzikon estas trumpeto, trombono, saksofono, kongao, bongo, timbaleo, bovtintilo, guiro, marako, piano kaj kontrabaso.