Ĝaved-Manzil | |||
---|---|---|---|
urdue جاوید منزل, Javed Manzil | |||
angle Javed Manzil | |||
Muzeo | |||
Fronta vido de la muzeo. | |||
arkitektura strukturo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Panĝabio | ||
Municipo | Lahoro | ||
Koordinatoj | 31° 34′ 7″ N, 74° 20′ 26″ O (mapo)31.5685694474.34048889Koordinatoj: 31° 34′ 7″ N, 74° 20′ 26″ O (mapo) | ||
Estiĝo | 1935 | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
|
|||
|
|||
Ĝaved-Manzil | |||
Vikimedia Komunejo: Javed Manzil, Lahore [+] | |||
La Ĝaved-Manzil, ankaŭ nomata Muzeo Allama-Iqbal, estas monumento kaj muzeo en urbo Lahoro, en Pakistano.[1] Mahometo Ikbal, la nacia poeto de Pakistano, vivis tie dum tri jaroj kaj eĉ mortis tie.[2] Ĝi estis enlistigita kiel kandidata loko por UNESKO kaj estas protektita per Panĝaba leĝo pri antikvaĵoj de 1975;[3] ĝi estis deklarita nacia monumento de Pakistano en 1977. Honore de Ikbal,[4] ĝi estis transformita en muzeon, inaŭgurita en decembro 1984.[2]
La muzeo troviĝas laŭlonge de la strato Allama-Ikbal (angle Allama Iqbal Road; pasintece konata kiel Mayo Road) en urbo Lahoro, en la provinco Panĝabio de Pakistano.[1]
Ikbal mem superrigardis la konstruon de la konstruaĵo kaj, post sia kompletiĝo, la konstruaĵo servis kiel lia loĝejo. La konstruaĵo sekvas la eŭropan stilon kaj estis kompletigita en 1935. La kosto de la konstruo estis 42 025 rupioj de Brita Hindio.[1] La ejo estis konstruita sur tero aĉetita de Ikbal en 1934 kontraŭ 25 025 rupioj, kovranta areon de 31 500 kvadrataj futoj (t.e., 2 930 m²). Iqbal nomis la loĝejon «Ĝaved Manzil» pro la nomo de sia filo Ĝavid Ikbal.[5] El ĉiuj loĝejoj de Ikbal en Lahore, nur la Ĝaved-Manzil estis lia proprieto.[6]
La 10-an majo 1961 la Registaro de Pakistano anoncis planojn por transformi la ejon en muzeon por konservi la proprietojn de Ikbal kaj la montriĝo de siaj famaj verkoj kaj manuskriptoj. La Pakistana registaro aĉetis la loĝejon el la filo de Ikbal kontraŭ 3,5 milionoj da rupioj (t.e., 18 milionoj da rupioj aŭ 78 mil usonaj dolaroj de 2021).[2] La muzeo kovras la historian periodon ekde 1877 ĝis 1938 kaj enhavas man-skribitajn projektojn pri la laboroj de Ikbal, kune kun fotoj, atestoj, premioj kaj medaloj kaj eduk-notoj. Ĝavid Ikbal mem donacis al la muzeo ses cent objektojn apartenintajn al sia patro. Troviĝas ankaŭ biblioteko kaj naŭ galerioj en la muzeo.[1] La muzeo estis renovigita kaj estis inaŭgurita en decembro 1984 de la tiama Pakistana Prezidanto Mahometo Zia-ul-Hak.[2]