(123509) 2000 WK183 | |
transneptuna objekto | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (123509) 2000 WK183 |
Aliaj nomoj | 2000 WK183 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | C. Delahodde, A. Delsanti kaj O. R. Hainaut |
Dato de malkovro | 26-a de novembro 2000 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,603 Tm (44,140 AU) 6,341 Tm (42,390 AU) 6,865 Tm (45,890 AU) |
Discentreco | 0,03964 |
Meza anomaliangulo | 332.763° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 1,970° |
Periodo | 107113,058 tagoj (293,260 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
185,741° |
Argum. de periapsido | 293,534° |
Terdistanco - Minimuma |
6,194 Tm (41,4065 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 146 km Ĉefa korpo : 106 ± 24 km |
Maso - Denso |
Kombinata : 1,1x1018 ± 3,9x1016 kg ~1 ± g/cm³ (supozita) |
Geometria albedo | 0,18 ± 0,08 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,5 |
(123509) 2000 WK183 estas tre granda, meze hela duopa transneptuna objekto malkovrita la 26-an de novembro 2000 de la francaj astronominoj Catherine Delahodde kaj Audrey C. Delsanti kaj de la belga astronomo Olivier R. Hainaut elde la Observatorio La Silla de ESO en Ĉilio.
Por Michael E. Brown, ĝi verŝajne ne estas nanplanedo[1] kun taksata diametro de 134 km.
Ĝi estas klasifikata kiel kubevano : "klasika" objekto de la Kujper-zono, kiu havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiu ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj.[2] Tamen, ĝi estas proksima de la resonancoj 2:7 kun Urano kaj 9:16 kun Neptuno.
Ĝia duopa eco estis malkovrita la 24-an de novembro 2005 de Keith S. Noll, D. C. Stephens, W. M. Grundy, H. F. Levison kaj S. D. Kern uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 21-an de februaro 2007.
Ambaŭ komponantoj havas preskaŭ saman diametron : 106 kaj 101 km. Ili orbitas ĉirkaŭ komuna baricentro kun orbita granda duonakso de 2366 ± 28 km kaj orbita periodo de 742,008 ± 0,1488 horoj (30,917 ± 0,0062 tagoj), tiu orbito havas malgrandan discentrecon (0,0084) sed estas tre klinita rilate al la ekliptiko : 78,3° ± 6°. La rotaciaj periodoj de ambaŭ korpoj estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (123001–124000) | Poste: |
---|---|---|
(123508) 2000 WU182 | (123509) 2000 WK183 | (123510) 2000 WV184 |