(137170) 1999 HF1 | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (137170) 1999 HF1 |
Aliaj nomoj | 1999 HF1 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LONEOS |
Dato de malkovro | 20-a de aprilo 1999 |
Loko de malkovro | Flagstaff, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
122,545 Gm (0,8192 AU) 65,877 Gm (0,4404 AU) 179,212 Gm (1,198 AU) |
Discentreco | 0,4624 |
Meza anomaliangulo | 88,503° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 25,661° |
Periodo | 270,802 tagoj (0,7414 jaro) |
Longitudo de suprenira nodo |
155,864° |
Argum. de periapsido | 253,403° |
Terdistanco - Minimuma |
25,905 Gm (0,1732 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 3,73 ± 1 km Ĉefa korpo: 3,64 ± 0,7 km |
Maso - Denso |
5,09 × 1013 kg >2 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,0966 tago (2,3192 horoj) |
Geometria albedo | 0,18 ± 0,07 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | X |
Absoluta magnitudo | 14,56 |
(137170) 1999 HF1 estas tre malgranda, meze hela merkurrenkonta, venusrenkonta kaj terrenkonta duopa atona asteroido.
Ĝi estis malkovrita la 20-an de aprilo 1999 de la teamo de la programo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).
Ĝia spektra klaso "X", indikas, ke ĝia surfaca komponiĝo estas ankoraŭ nekonata. Ĝia rotacio estas iom rapida: estas malofte, ke asteroido rotacias kun periodo de malpli ol 2,4 horoj.[1]
La orbita periodo de (137170) 1999 HF1 estas 1/16 de tiu de Jupitero, ĝi do estas en orbitaj resonancoj 5/6 kun Venuso kaj 4:3 kun la Tero.
Ĝia discentra orbito ekstere tanĝas tiun de Merkuro kaj krucas tiujn de Venuso kaj de la Tero. Ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de Merkuro kaj de la Tero; kompense la suprenira nodo de ĝia orbito estas proksima de la venusa orbito.
Ĝia satelito estis malkovrita la 23-an de aprilo 1999 uzinte observojn de luman kurbon, anoncita en 1999.
Tiu satelito havas diametron de 0,84 ± 0,2 km, orbitan duonan grandakson de 7,3 ± 1,8 km kaj orbitan periodon de 0,58404 ± 0,00017 tago (14,017 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (137001–138000) | Poste: |
---|---|---|
(137169) 1999 GY9 | (137170) 1999 HF1 | (137171) 1999 HM7 |