(60621) 2000 FE8 | |
asteroido | |
![]() | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (60621) 2000 FE8 |
Aliaj nomoj | 2000 FE8 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | J. J. Kavelaars, B. Gladman, J.-M. Petit kaj M. J. Holman |
Dato de malkovro | 27-a de marto 2000 |
Loko de malkovro | Mauna Kea (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto 2:5-resonant trans-Neptunian object vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
8,327 Tm (55,661 AU) 4,969 Tm (33,213 AU) 11,685 Tm (78,110 AU) |
Discentreco | 0,4033 |
Meza anomaliangulo | 31,888° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 5,871° |
Periodo | 151680,145 tagoj (415,278 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
3,941° |
Argum. de periapsido | 144,048° |
Terdistanco - Minimuma |
4,821 Tm (32,227 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 183 km Ĉefa korpo : 146 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,09 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,9 |
(60621) 2000 FE8 estas tre granda duopa transneptuna objekto, malkovrita la 27-an de marto 2000 de John J. Kavelaars, Brett J. Gladman, Jean-Marc Petit kaj Matthew J. Holman elde Observatorio de Mauna Kea sur la monto Mauna Kea (Hawaii, Usono).
Ĝi estas en orbita resonanco 1:5 kun Urano kaj 2:5 kun Neptuno.
Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de preskaŭ ĉiuj aliaj transneptunaj objektoj, inklude la nanplanedojn kaj kandidatajn nanplanedojn. Tio faras, ke ĝia pozicio oscilas inter la Kujper-zono kaj la disa disko.
(60621) 2000 FE8 komponiĝas el du korpoj de ĉirkaŭ 146 km kaj 111 km de diametro (tio, kiu donas kombinatan diametron de 183 km).
La dua korpo estis malkovrita la 15-an de januaro 2007 K. S. Noll, W. M. Grundy, S. D. Kern, H. F. Levison kaj D. C. Stephens, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 3-an de marto 2007.
Ambaŭ korpoj orbitas ĉirkaŭ sia komuna baricentro kun granda duonakso de 1180 ± 80 kilometroj kaj orbita periodo de 7,5 tagoj (180 horoj).
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (60001 – 61000) | Poste: |
---|---|---|
(60620) 2000 FD8 | (60621) 2000 FE8 | 60622 Pritchet |