10247 Amfiarao | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10247 Amphiaraos |
Aliaj nomoj | 6629 P-L; 1994 PT9 |
Nomita laŭ | Amfiarao vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 24-a de septembro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
785,125 Gm (5,248 AU) 778,204 Gm (5,202 AU) 792,046 Gm (5,294 AU) |
Discentreco | 0,008815 |
Meza anomaliangulo | 64,318° |
Klinangulo | 4,193° |
Periodo | 4391,556 tagoj (12,023 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
162,565° |
Argum. de periapsido | 330,896° |
Terdistanco - Minimuma |
630,450 Gm (4,214 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 26,826 km vd |
Rotacia periodo | 1,43 tago (34,26 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,098 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 11,1 |
10247 Amfiarao estas troja asteroido de Jupitero.
Ĝi estis malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj kaj geezoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la kampanjo Palomar–Leiden survey: por tiu kampanjo, Tom Gehrels fotis la ĉielon elde la Monto Palomar; la fotaj platoj estis ekzamenitaj de Ingrid kaj Cornelis van Houten en Leiden.
Tiu asteroido orbitas en la tiel nomata "Greka Tendaro", tie estas proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero,. Ĝia rotacia periodo, 34,26 (± 0,01) horoj,[1] estis en mezurita februaro kaj marto 2011 fare de Robert D. Stephens elde la Astronomia Esplora Stacio de Goat Mountain en Rancho Cucamonga (Kalifornio).
Ĝi ŝuldas sian nomon al la greka orakolo Amfiarao, kiu partoprenis al la kampanjoj de la Argonaŭtoj kaj de la "Sep kontraŭ Tebo".
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10246 Frankenwald | 10247 Amfiarao | 10248 Fichtelgebirge |