10370 Hilonomo | |
asteroido | |
![]() astronomia simbolo
| |
![]() | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10370 Hylonome |
Aliaj nomoj | 1995 DW2 |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Hylonome vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | J. X. Luu kaj D. C. Jewitt |
Dato de malkovro | 27-a de februaro 1995 |
Loko de malkovro | Mauna Kea, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Centaŭroj vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
3,735 Tm (24,970 AU) 2,815 Tm (18,823 AU) 4,655 Tm (31,118 AU) |
Discentreco | 0,2462 |
Meza anomaliangulo | 53,725° |
Klinangulo | 4,144° |
Periodo | 45575,244 tagoj (124,778 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 5,93 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
178,190° |
Argum. de periapsido | 5,507° |
Terdistanco - Minimuma |
2,666 Tm (17,824 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 70 ± 20 km |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 8,6 |
10370 Hilonomo estas meze granda korpo de la ekstera parto de la sunsistemo, de la klaso de la Centaŭroj. Ĝi estis malkovrita la 27-a de februaro 1995 de la usonaj geastronomoj Jane X. Luu kaj David C. Jewitt elde la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii, Usono.
Ĝi ricevis la nomon de Hilonomo, centaŭrino de la helena mitologio. Laŭ Ovidio, ŝi amis la belan Cilaron kaj ili ambaŭ batalis kontraŭ la Lapitoj. Kiam Cilaro estis morte trafita de ĵetlanco, Hilonomo sin ĵetis mem sur la ĵetlancon kaj mortis.
La orbito de Hilonomo tanĝas tiujn de Urano kaj traira tiun de Neptuno: ĝi do estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta asteroido. Observoj per la infraruĝa kosmoteleskopo Spitzer montris, ke ĝi havas diametron de ĉirkaŭ 70 km, ± 20 km[1]
Ĝi pasis je sia perihelio la 22-a de marto 1995, kaj necesas preskaŭ 125 jarojn por trairi sian orbiton.
La Centaŭroj havas ĝenerale nestabilan orbiton pro la perturboj far'de la gigantaj planedoj. Nune, Urano regas la perihelion de Hilonomo, kaj Neptuno, ĝian aphelion[2] Estas taksata, ke ĝi havas relative longan orbitan duon-vivo de ĉ. 6,37 milionoj da jaroj.
En 3878, Hilonomo pasos je ĉirkaŭ 85 milionoj da km de Urano, kaj sia granda duonakso estos tiam malgrandigita al 23,5 astronomiaj unuoj.[3]
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10369 Sinden | 10370 Hilonomo | 10371 Gigli |