10664 Femio | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10664 Phemios |
Aliaj nomoj | 5187 T-2; 1989 ER1 ; 1990 EM |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Phemius vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 25-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
773,777 Gm (5,172 AU) 748,888 Gm (5,006 AU) 798,665 Gm (5,339 AU) |
Discentreco | 0,03216 |
Meza anomaliangulo | 64,130° |
Klinangulo | 8,584° |
Periodo | 4296,688 tagoj (11,764 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
240,128° |
Argum. de periapsido | 233,482° |
Terdistanco - Minimuma |
602,932 Gm (4,030 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 30,963 km vd |
Rotacia periodo | 7,874 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,067 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 11,2 |
10664 Femio estas troja asteroido orbitanta ĉe la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, tie estas en la "Greka Tendaro".[1]
Ĝi estis malkovrita la 25-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels, de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Dua Enketo pri Trojanoj" (angle Second Trojan Survey).
Ĝi ricevis la nomon de Femio, aedo en la kortego de Odiseo. Laŭ la Odiseado, li estis trudata kanti por la svatiĝantoj pri Penelopo. Kiam Odiseo, reveninte hejmen, amasbuĉis ĉiujn la svatiĝantojn, li indulgis lin pro ilia amikeco kaj ĉar poeto estas sankta.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10663 Schwarzwald | 10664 Femio | 10665 Ortigão |