12008 Kandrup | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 12008 Kandrup |
Aliaj nomoj | 1996 TY9 |
Nomita laŭ | Henry Kandrup vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Timothy B. Spahr |
Dato de malkovro | 11-a de oktobro 1996 |
Loko de malkovro | Tucson (Arizono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
298,650 Gm (1,996 AU) 204,143 Gm (1,365 AU) 393,158 Gm (2,628 AU) |
Discentreco | 0,3164 |
Meza anomaliangulo | 193,657° |
Klinangulo | 29,754° |
Periodo | 1030,280 tagoj (2,821 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
263,354° |
Argum. de periapsido | 344,858° |
Terdistanco - Minimuma |
53,509 Gm (0,3577 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4.2 ± 0.18 km Ĉefa korpo : 3.4 ± 0.4 km |
Rotacia periodo | 1,371 tago (32,9034 horoj) |
Geometria albedo | 0.592 ± 0.056 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,9 |
12008 Kandrup estas tre malgranda sed eksterordinare hela duopa marsrenkonta asteroido, malkovrita la 11-an de oktobro 1996 de la usona astronomo Timothy B. Spahr elde la Stacio Catalina de la Observatorio Steward, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).
Ĝi estis nomita en memoro de la usona scienca esploristo, instruisto kaj mentoro Henry Kandrup (1955–2003), de la Universitato de Florido. Li restas memorenda pro sia sindonemo al la studentoj; lia ekscentra kaj energia stilo de lekcio kaj lia amo por la ne-lineara dinamiko estas nun spegulataj en tiu samnoma ĉiela korpo; nekutima malgranda planedo kun kaosa trajektorio.
Observoj de ĝia luma kurbo en julio 2007 lasis suspekti, ĉu ke ĝi estus duopa asteroido aŭ kontakta duopo, ĉu ke ĝi havus longigitan formon.[1]
La satelito estis malkovrita la 13-an de decembro 2016 de F. Manzini, R. Behrend, E. Frappa, L. Brunetto, Z. Challita, F. Colas, A. Kryszczyńska, M. Castets, B. Tregon, A. Leroy, A. Klotz, L. Bernasconi, A. Debackere, B. Mallecot, C. Rinner, F. Vachier, J.-G. Bosch, J.-P. Godard, J. Strajnic kaj aliaj uzinte diversajn observojn de lumaj kurboj, anoncita la 22-an de decembro 2016.
Tiu satelito havas diametron taksata je 2,6 ± 0,4 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je 10 km. Ĝia orbita periodo estas 1,371 tago (32,904 horoj), do egala al la rotacia periodo de la ĉefa korpo : ambaŭ korpoj ŝajas esti en ligita rotacio; kvankam la rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (12001 - 13000) | Poste: |
---|---|---|
12007 Fermat | 12008 Kandrup | (12009) 1996 UE |