12610 Hãfez | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 12610 Hãfez |
Aliaj nomoj | 2551 P-L ; 1977 DD6 ; 1998 QF13 |
Nomita laŭ | Hafizo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 24-a de septembro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
425,734 Gm (2,846 AU) 383,370 Gm (2,563 AU) 468,098 Gm (3,129 AU) |
Discentreco | 0,09951 |
Meza anomaliangulo | 103,167° |
Klinangulo | 1,733° |
Periodo | 1753,547 tagoj (4,801 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
25,519° |
Argum. de periapsido | 293,917° |
Terdistanco - Minimuma |
231,756 Gm (1,549 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,143 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,266 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,5 |
12610 Hãfez (en Esperanto 12610 Hafizo) estas asteroido de la asteroida zono.
Ĝi estis malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels, de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.
Ĝi estis nomita en memoro de la persa poeto Ŝams-od-din Mohammed Hãfez, aŭ Hafizo (1324–1390). Hãfez signifas "homo, kiu parkere konas la Koranon". Li verkis en persa kaj araba lingvoj. Kiam la Mongoloj venis en Persion, ili respektis Hafizon; liaj lirikoj estas admirataj en Eŭropo kaj influis Goethe en lia West-östlicher Divan.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (12001 - 13000) | Poste: |
---|---|---|
12609 Apolodoro | 12610 Hãfez | 12611 Ingres |