12711 Tukmito | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 12711 Tukmit |
Aliaj nomoj | 1991 BB |
Malkovro | |
Malkovrinto | Jean Mueller |
Dato de malkovro | 19-a de januaro 1991 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
177,477 Gm (1,186 AU) 129,166 Gm (0,8634 AU) 225,788 Gm (1,509 AU) |
Discentreco | 0,2722 |
Meza anomaliangulo | 272,716° |
Klinangulo | 38,488° |
Periodo | 471,981 tagoj (1,292 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
294,995° |
Argum. de periapsido | 322,877° |
Terdistanco - Minimuma |
16,696 Gm (0,1116 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,94 km |
Rotacia periodo | 0,1452 tago (3,4848 horoj) |
Geometria albedo | 0,19 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Sr |
Absoluta magnitudo | 15,8 |
12711 Tukmito estas tre malgranda, hela apolona asteroido, malkovrita la 19-an de januaro 1991 de la usona astronomino Jean Mueller elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San-Diego, Kalifornio, Usono).
Ĝia spektra klaso "Sr" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
Ĝi ricevis la nomon de Tukmit,[1] la Patro Ĉielo laŭ la mito pri kreado de la mitologio de la indianoj Luiseño.[2] Li estis kreita el nenio kaj, kun Tomaiyowit, generis la Unuan Genton, kiu iĝis ĉiuj bestoj, plantoj kaj aĵoj de Tero kaj bazo de la ekzisto de la Luisenjoj.
Ĝia orbito ankaŭ interne tanĝas tiun de Marso.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (12001 - 13000) | Poste: |
---|---|---|
12710 Breda | 12711 Tukmito | (12712) 1991 EY3 |