1K ZX Chess | |
---|---|
Disvolvo | David Horne |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | Sinclair ZX81 |
Ĝenro | Ŝaka videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
1K ZX Chess estas ŝaka ludprogramo eldonita en 1982 por Sinclair ZX81.
La kodo de 1K ZX Chess okupas nur 672 bitokojn de memoro[1]. Tamen ĝi sukcese efektivigas komputilan kontraŭulon kaj la regulojn de ŝako, escepte de aroko, promocio kaj preterpasa preno. Ĝi estas la plej malpeza adaptaĵo de ŝako por ajna komputilo. La programisto David Horne diskutis 1K ZX Chess kaj publikigis la plenan fontkodon kiel mane kopiebla programo en serio de artikoloj de Your Computer en 1982 kaj 1983.[2][3]
Popular Computing Weekly en 1982 nomis 1K ZX Chess "unu el la plej interesaj ZX-bendoj, kiuj trairis nian oficejon dum la lastaj semajnoj". Ĝi ŝatis, ke la komputilo realtempe montras siajn planitajn movojn dum ĝi konsideras ilin kaj rimarkis "la lertecon, kiun oni bezonis por skribi ŝakprogramon en 1K da maŝina kodo. Ĉu iu ajn persono leganta la jenan tekston kapablus fari la saman ?" La magazino konkludis : "malgraŭ la limigoj, ĉi tiu estas unu kasedo, je £3, kiun mi rekomendus"[4].
Sinclair User en 1983 deklaris ke "necesas ia teknika sorĉado por premi tiun ĉi specon de ludo en la standarda ZX81". La magazino laŭdis la rapidan ŝarĝadon de la ludo, kaj konstatis ke la kontraŭulo "faras siajn movojn tre rapide konsiderante la disponeblan memoron".[5] Home Computing Weekly donis al la ludo tri el kvin steloj, kritikante la konfuzan uzantinterfacon sed deklarante ke "ĝi tamen provizas ludon kiu bezonas iom da pensado por venki".[6] La ŝakisto Tim Harding skribis en libro pri komputila ŝako en 1985, ke "la viro kiu faris tion devas esti ia geniulo". Li ja priskribis la kontraŭulan lertecon de 1K ZX Chess kiel "tiel teruran, ke estus malfacile lasi ĝin venki vin" kaj kritikis la inversan algebran notadon, li konkludis ke "la programo tamen estas mirinda teknika grandfaro".[7]
1K ZX Chess atingis la duan rangon de la plej bonan programaron laŭ enketo de ZX81-uzantoj. Retrogaming Times Monthly priskribis ĝin kiel "la plej grandan programan grandfaron en la historio"[8]. Kuro5hin konsentis, nomante 1K ZX Chess "la plej grandan programon iam ajn skribitan". La kreinto de BootChess, Olivier Poudade, laŭdis la kodon de 1K ZX Chess, dirante ke unue ŝajnis "neeble" skribi pli malgrandan ŝakprogramon ... "Horne jam faris tion perfekte". Poudade agnoskis ke li reproduktis kelkajn el la metodoj de Horne, ĉar li ne povis plibonigi ilin.