2-a distrikto de Budapeŝto | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
district of Budapest (en) ![]() ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 85 803 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 361 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 31′ N, 19° 1′ O (mapo)47.51666666666719.016666666667Koordinatoj: 47° 31′ N, 19° 1′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 36,34 km² (3 634 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
La 2-a distrikto de Budapeŝto estas administra unuo en la hungara ĉefurbo. Ĝia parto estas la fama Rózsadomb [rOzadomb], kiu estis/estas ŝatata loĝloko de riĉeguloj. Tiu urboparto estas pulmo de la ĉefurbo.
La loknomo Rózsadomb signifas: monteto pri rozo. Tio devenas el la turka regado, kiam turko kultivis tie rozojn. Apartenas al tiu distrikto iamaj vilaĝoj kaj aliaj loĝlokoj Adyliget, Kurucles, Lipótmező (=kampo de Leopoldo), Pasarét (herbejo de paŝao), Hűvösvölgy, Máriaremete, Újlak, Pesthidegkút, montoj Hárshegy kaj Szemlőhegy.
La distrikto situas centre kaj norde de la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo sur montoj. La plej altaj montoj estas: Hármashatár-hegy (495 m), Hárs-hegy (454 m), Vihar hegy (453 m), Felső-Kecske-hegy (443 m) kaj Látó-hegy (376 m). La nomdonanta Rózsadomb estas nur monteto preskaŭ apud Danubo.
Post formiĝo de la ĉefurbo Rózsadomb kaj ankaŭ Pasarét iĝis luksa zono. La ceteraj partoj estis ŝatataj ekskursejoj, sed nuntempe la tuta distrikto luksiĝas. En tiu distrikto funkcias la plej granda vendejego, 11 bazlernejoj, 2 muzikaj lernejoj, 10 infanĝardenoj kaj 6 gimnazioj.