24587 Kapaneo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 24587 Kapaneus |
Aliaj nomoj | 4613 T-2 ; 1996 RW28 |
Nomita laŭ | Kapaneo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten Tom Gehrels |
Dato de malkovro | 30-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
774,122 Gm (5,175 AU) 765,404 Gm (5,116 AU) 782,840 Gm (5,233 AU) |
Discentreco | 0,01126 |
Meza anomaliangulo | 82,748° Epoko : 31-a de julio 2016 |
Klinangulo | 29,061° |
Periodo | 4299,563 tagoj (11,772 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
176,352° |
Argum. de periapsido | 347,212° |
Terdistanco - Minimuma |
616,602 Gm (4,122 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 25,738 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,081 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 11,5 |
24587 Kapaneo estas troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas, kun granda klinangulo, proksime la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, kaj estas do ano de la tiel nomata "Greka Tendaro".[1]
Ĝi estis malkovrita la 30-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geedzastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Dua Enketo pri Trojanoj" (angle Second Trojan Survey).
Por tiu astronomia kampanjo, Tom Gehrels estis fotinta la noktan ĉielon en septembro kaj oktobro 1973 per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San-Diego, Kalifornio). La fotografiaj plakoj, kiujn li tiel eksponis estis poste senditaj al la observatorio de Leiden (Nederlando). Tie, la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten ekzamenis ilin dum la sekvantaj jaroj por malkovri novajn asteroidojn.
Ĝi ricevis la nomon de la mita reĝo Kapaneo, patro de Steneloso, batalinto de la troja milito.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (24001 – 25000) | Poste: |
---|---|---|
(24586) 4230 T-2 | 24587 Kapaneo | (24588) 4733 T-2 |