2867 Šteins | |
asteroido | |
foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2867 Šteins |
Aliaj nomoj | 1969 VC; 1954 QL; 1979 FJ4; 1980 VV1; 1980 WB |
Nomita laŭ | Kārlis Šteins vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Nikolaj Ĉerniĥ |
Dato de malkovro | 4-a de novembro 1969 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Ukrainio) |
Unua superflugo | Rosetta 5-a de septembro 2008 |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
353,628 Gm (2,364 AU) 302,155 Gm (2,020 AU) 405,102 Gm (2,708 AU) |
Discentreco | 0,146 |
Meza anomaliangulo | 252,132° |
Klinangulo | 9,943° |
Periodo | 1327,488 tagoj (3,634 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,37 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
55,487° |
Argum. de periapsido | 250,322° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
6,67 x 5,81 x 4,47 km 5,16 km vd |
Rotacia periodo | 0,2520 tago (6,049 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,45 ± 0,1[1] |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | E |
Absoluta magnitudo | 12,9 |
2867 Šteins estas malgranda, tre hela asteroido de la asteroida zono.
Ĝi estis malkovrita la 4-an de novembro 1969 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ Nauĉno en Ukrainio.
Ĝia nomo honoras la latvan sovetan astronomon Kārlis Šteins (1911–1983).
Studo farita elde la Eŭropa suda observatorio en 2006 montris ke 2867 Šteins estas unu el la maloftaj E-tipaj asteroidoj. Nur 21 asteroidoj de tia tipo estis konataj en 2008[2].
La 5-a de septembro 2008, la kosmosondilo Rosetta preterflugis la asteroidon je distanco de ĉirkaŭ 800 km kun relativa rapideco de 8,6 km/s, la unuaj fotoj montris ke la asteroido havas formon de tranĉita diamanto de diametro ĉirkaŭ 4,6 km, kun granda alfrapa kratero de 1,5 km en la "supra" parto kaj "ĉeno" da malgrandaj krateroj vicigita laŭ meridiano.[3]
23 el la krateroj de 2867 Šteins ricevis nomojn de gemoj.[4]
Nenia satelito estis observita.
2867 Šteins estas la 10-a asteroido alproksimigita de kosmosondilo.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2866 Hardy | 2867 Šteins | 2868 Upupa |