298 Baptistina

298 Baptistina
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 298 Baptistina
Aliaj nomoj A890 RB vd
Nomita laŭ nekonata valoro vd
Malkovro
Malkovrinto Auguste Charlois
Dato de malkovro 19-a de septembro 1890
Loko de malkovro Nico (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
338,636 Gm (2,264 AU)
306,254 Gm (2,047 AU)
371,017 Gm (2,480 AU)
Discentreco 0,096
Meza anomaliangulo 132,882°
Klinangulo 6,285°
Periodo 1 243,944 tagoj (3,406 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,75 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
8,344°
Argum. de periapsido 134,398°
Fizikaj ecoj
Diametro 21.135 ±0.368 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
?
?
?
?
Rotacia periodo 0,677 tago
(16,23 ± 0,02 horoj)[1]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Geometria albedo 0.131 ± 0.017
Observaj ecoj
Spektroklaso ?
Absoluta magnitudo 11
vdr

298 Baptistina estas asteroido de la asteroida ĉefzono.

Ĝin malkovris la 9-an de septembro de 1890 Auguste Charlois elde la observatorio de Nico.

La deveno de ĝia nomo estas nekonata.

Baptistina rivoluas en distanco de 2,0474 (perihelio) ĝis 2,481 (afelio) astronomiaj unuoj dum 3,4065 jaroj ĉirkaŭ la Suno. La rivoluvojo estas 6,2847° al la ekliptiko, la vojdiscentreco estas 0,0957.

Baptistina havas la diametron de ĉirkaŭ 21 km kaj apartenas al la karbon-kondritaj asteroidoj. Ĝi estas la ĉefa ano de la Baptistina familio al kiu ĝi donis sian nomon.

Kolizia teorio

[redakti | redakti fonton]

Samvoje rivoluas pluraj malgrandaj objektoj kun la samaj proprecoj. Tio kondukis al teorio, ke Baptistina koliziis kun alia asteroido. Laŭ komputila simulado en Usono rezultis, ke plej verŝajne okazis la kolozio antaŭ ĉirkaŭ 160 milionoj da jaroj. Baptistina tiutempe estis 170 kilometrojn granda kaj koliziis kun 60-kilometrojn granda asteroido. Tiam estiĝis pli ol 100.000 romperoj kun grando pli ol 1 kilometro. Samtempe estiĝis ĉirkaŭ 300 eroj kun pli ol 10-kilometra diametro. Ĉ. 2 procentojn fortiris la gravita forto de Marso kaj Jupitero.

Ĝi devas respondeci plej verŝajne pro la meteora alfrapo antaŭ 65 milionoj da jaroj pro formorto de la dinosaŭroj. Ankaŭ la karakteriza kratero Tycho sur Luno (sude) kun probablo de 70 % estas ligita al tiu asteroido.

La asteroido kies alfrapo markus la transiron inter la Kretaceo kaj Terciaro, kaj estigus la amasformorton de la dinosaŭrojn estas foje tiel nomata "Alfrapilo K/T".

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • William F. Bottke et al.: „An asteroid breakup 160 Myr ago as the probable source of the K/T impactor“, in: Nature Bd. 449, Jg. 2007, S. 48-53. COI:10.1038/nature06070

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
297 Caecilia298 Baptistina299 Thora