38628 Huya | |
transneptuna objekto | |
astronomia simbolo
| |
artista vidaĵo de Huya
| |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 38628 Huya |
Aliaj nomoj | 2000 EB173 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Huya vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | I. Ferrín Vázquez |
Dato de malkovro | 10-a de marto 2000 |
Loko de malkovro | Merido (Venezuelo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | plutoneno transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5,957 Tm (39,825 AU) 4,269 Tm (28,538 AU) 7,646 Tm (51,112 AU) |
Discentreco | 0,2834 |
Meza anomaliangulo | 4,395° Epoko 23-a de marto 2018 |
Klinangulo | 15,467° |
Periodo | 91799,405 tagoj (251,333 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
169,271° |
Argum. de periapsido | 68,017° |
Terdistanco - Minimuma |
4,123 Tm (27,5595 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 406 ± 16 km (ĉefa korpo) 458 ± 9,2 km (kombinata) |
Rotacia periodo | 0,22 tago (5,28 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,083 ± 0,004 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,8 |
38628 Huya estas tre granda malhela duopa transneptuna objekto.
Je la momento de sia malkovro, ĝi estis la plej brila (kaj supozeble plej granda) malkovrita transneptuna objekto, krom Plutono. Kun diametro de ĉirkaŭ 406 km, ĝi estas kandidata nanplanedo.
Ĝi estis malkovrita la 10-an de marto 2000 de la venezuela astronomo Ignacio Ramón Ferrín Vázquez elde la Nacia Astronomia Observatorio de Llano del Hato en Merido (Venezuelo).
Kiel Plutono, ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Ĝi do estas plutoneno. Ĉar ĝia orbito krucas tiun de Neptuno, ĝi estas neptunrenkonta asteroido. Ĝia neptuna MOID estas 1,70444 astronomia unuo aŭ 254,981 milionoj da km.
Ĝi estis nomita laŭ la dio Huya de la mitologio de la indianoj Wayuu de Venezuelo. Asociata kun la pluvo kaj la vintro, li loĝas en la ĉiela altaĵo trans la Suno.
Ĝia satelito estis malkovrita ma 6-an de marto 2012 far'de K. S. Noll, W. M. Grundy, H. Schlichting, R. Murray-Clay kaj S. D. Benecchi uzinte observojn de la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 12-an de julio 1012.
Tiu satelito trakuras orbiton de duona grandakso 1740 ± 80 km, ĝia orbita periodo estas 76,8 horoj (3,2 tagoj) kaj ĝi havas diametron de 213 ± 30 km. Ĝi estis portempe nomita S/2012 38628 Huya 1.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (38001 – 39000) | Poste: |
---|---|---|
(38627) 2000 EV119 | 38628 Huya | (38629) 2000 ER173 |