3908 Nikso | |
asteroido | |
![]() | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 3908 Nyx |
Aliaj nomoj | 1980 PA; 1988 XB1 |
Nomita laŭ | Nikso vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Hans-Emil Schuster |
Dato de malkovro | 6-a de aŭgusto 1980 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
288,313 Gm (1,927 AU) 156,034 Gm (1,043 AU) 420,593 Gm (2,811 AU) |
Discentreco | 0,459 |
Meza anomaliangulo | 271,673° |
Klinangulo | 2,182° |
Periodo | 977,254 tagoj (2,676 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,27 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
261,467° |
Argum. de periapsido | 126,329° |
Terdistanco - Minimuma |
8,6768 Gm (0,05800 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1 ± 0,15 km |
Rotacia periodo | 0,1844 tago (4,42601 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,23 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | V |
Absoluta magnitudo | 17,4 |
Nikso (internacie: (3908) Nyx) estas malgranda hela amoro-tipa asteroido.
La asteroidon eltrovis la germana astronomo Hans-Emil Schuster je la 6-a de aŭgusto 1980 ĉe la Observatorio La Silla en Ĉilio.
La asteroido nomiĝis laŭ la helena dio de la nokto, Nikso (kiu ankaŭ donis sian nomon al la plutona luno Nikso).
Ĝia diametro estas 1–2 km kaj ĝia sundistanco varias inter 1,9272 al 2,8115 AU. Ĝia spektra tipo V indikas, ke ĝi estas fragmento de 4 Vesta.
En 2000, radaraj observoj elde la radio observatorioj de Arecibo kaj Gladstone permesis modeligi la formon de Nikso: ĝi aspektas sfera kun multenombraj elstaraĵoj.
Ĝia discentra orbito trairas tiun de Marso. Ĝi proksimas sed ne trairas tiun de Tero.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3907 Kilmartin | 3908 Nikso | 3909 Gladys |