3D Tanx | |
---|---|
Disvolvo | Don Priestley |
Eldoninto | DK'Tronics |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | ZX Spectrum, Commodore 64, BBC Micro |
Ĝenro | Pafa videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
3D Tanx estas pafa videoludo disvolvita de Don Priestley kaj publikigita de DK'Tronics en 1982 por ZX Spectrum,[1] Commodore 64,[2] kaj BBC Micro.
La celo de la ludo estas pafi tankojn moviĝantajn tra ponto, laŭlonge de la fono de la ekrano. La ludanto celas per tura kanono, ĝustigante ĝian rotacion kaj altecon : ĉi tio estas la "tridimensia" aspekto de la ludo. Lerteco kaj akurata movadtempo estas necesaj por trafi la tankojn.[3]
La magazino Crash skribis, ke "la grafikoj estas tre bonaj, samkiel la sono" kaj konkludis, ke la videoludo havas "elstaran valoron je ĉi tiu prezo"[4].