4811 Semashko | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 4811 Semashko |
Aliaj nomoj | 1973 SO3; 1979 FK3 ; 1983 RS1 |
Nomita laŭ | Nikolai Semashko vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Ljudmila Ĵuravljova |
Dato de malkovro | 25-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Ukrainio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
335,953 Gm (2,246 AU) 274,240 Gm (1,833 AU) 397,665 Gm (2,658 AU) |
Discentreco | 0,184 |
Meza anomaliangulo | 210,389° |
Klinangulo | 5,059° |
Periodo | 1229,215 tagoj (3,365 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,87 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
9,048° |
Argum. de periapsido | 275,269° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,767 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,247 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,3 |
4811 Semashko estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 25-an de septembro 1973 de la ukraina astronomino Ljudmila Vasilievna Ĵuravljova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio.
Ĝia nomo honoras la memoron de la rusa soveta kuracisto kaj marksista revoluciulo Nikolaj Aleksandroviĉ Semaŝko (cirile: Николай Александрович Семашко, 1874–1949), organizinto de la servo pri saneco de Sovetunio en la 1920-aj jaroj. De 1927 al 1936 li estis ĉef-redaktoro de la "Granda Medicina Enciklopedio" (ruse Большая медицинская энциклопедия).
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4810 Ruslanova | 4811 Semashko | 4812 Hakuho |