5535 Annefrank | |
asteroido | |
![]() astronomia simbolo
| |
![]() Annefrank : foto far'de Stardust
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5535 Annefrank |
Aliaj nomoj | 1942 EM ; 1978 EK6 ; 1986 TV14 ; 1991 BO2 |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Anne Frank vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Karl Wilhelm Reinmuth |
Dato de malkovro | 23-a de marto 1942 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo (Germanio) |
Unua superflugo | Stardust 2-a de novembro 2002 |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
330,984 Gm (2,212 AU) 309,870 Gm (2,071 AU) 352,099 Gm (2,354 AU) |
Discentreco | 0,0638 |
Meza anomaliangulo | 143,760° |
Klinangulo | 4,246° |
Periodo | 1202,048 tagoj (3,291 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,02 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
120,658° |
Argum. de periapsido | 9,432° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
6,6 x 5,0 x 3,4 km 4,8 km |
Rotacia periodo | ~0,63 tago (~15,12 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,18 al 0,24 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,2 |
5535 Annefrank estas malgranda hela asteroido de la asteroida zono, ano de la Aŭgusta familio. Ĝi estis malkovrita la 23-an de marto 1942 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl (Germanio).
Ĝi estis nomita en memoro de la juna knabino Anne Frank (1929–1945), kiu lasis kortuŝan ateston pri la vivo de ŝi kaj ŝia familio, kaŝitaj dum la nazia okupado de Nederlando.
La 2-an de novembro 2002, la usona kosmosondilo Stardust pasis apud la asteroido je distanco de 3079 km. Dum 25 minutoj, la sondilo faris 60 fotografiojn de la asteroido. La senditaj bildoj montras korpon en formo de kruda triangula prismo de 6,6 km x 5,0 km x 3,4 km (duoble pli granda ol oni opiniis). Ĝia albedo estis kalkulata inter 0,18 kaj 0,24.
Tiu preterpaso utilis testi la diversajn instrumentojn de la kosmosondilo, kies celo estis la perioda kometo 81P/Wild.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
(5534) 1941 UN | 5535 Annefrank | 5536 Honeycutt |