5751 Zao | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 5751 Zao |
Aliaj nomoj | 1992 AC; 1989 EN1 |
Nomita laŭ | Mount Zaō vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Masahiro Koishikawa |
Dato de malkovro | 5-a de januaro 1992 |
Loko de malkovro | Sendajo (Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
314,572 Gm (2,103 AU) 181,271 Gm (1,212 AU) 447,873 Gm (2,994 AU) |
Discentreco | 0,424 |
Meza anomaliangulo | 272,408° |
Klinangulo | 16,073° |
Periodo | 1113,757 tagoj (3,049 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,53 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
121,710° |
Argum. de periapsido | 25,211° |
Terdistanco - Minimuma |
36,704 Gm (0,2454 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2,3 km |
Rotacia periodo | ~3,17 tagoj (~76 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,36 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | E |
Absoluta magnitudo | 14,8 |
5751 Zao estas tre malgranda, tre hela kaj malrapide rotacianta amora asteroido, malkovrita la 5-an de januaro 1992 de la japana astronomo Masahiro Koishikawa, apud Sendajo en Japanio.
Ĝi ŝuldas sian nomon al la Monto Zao (japane: 蔵王山 , Zaō-san), vulkano de 1841 m de alto en la gubernio Jamagata.
Ĝin observis pluraj astronomaj teamoj, por determini ĝian rotacian periodon. La ĉeha astronomo Petr Pravec kaj sia teamo observis ĝian luman kurbon inter 1992 kaj 1995, sed ĝia nevaria heleco permesis nur determini, ke ĝia formo estas krude sfera kun rotacia periodo > 21,7 horoj[1]. Alia grupo estrita de Wisniewski observis dum 5 horoj, kaj ne kapablis determini la rotacian periodon[2].
5751 Zao estis novefoje observita en 2001 de Delbó kaj al. per la teleskopo Keck. La teamo determinis ĝian albedo al 0,36 kaj reklasifikis ĝian spektran klason kiel tipo "E". Ĝia diametro estis taksata je 2,3 km[3].
Alia studoj fare de la "Ondřejov Asteroid Photometry Project"[4] konkludis al rotacia periodo de 76 horoj, kongrua kun pli recentaj mezuroj.
Ĝia perihelio situas inter la orbitoj de Tero kaj de Marso. Ĝi proksimas la teran orbiton je distanco de 36,704 milionoj da km kaj trairas la marsan orbiton. Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5750 Kandatai | 5751 Zao | (5752) 1992 CJ |