5899 Jedicke | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5899 Jedicke |
Aliaj nomoj | 1986 AH ;1978 EW3 ; 1986 AR1 |
Nomita laŭ | Peter Jedicke, Robert Jedicke, June Jedicke-Zehr vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 9-a de januaro 1986 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono interna ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
288,470 Gm (1,928 AU) 254,728 Gm (1,703 AU) 322,213 Gm (2,154 AU) |
Discentreco | 0,1170 |
Meza anomaliangulo | 243,155° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 24,013° |
Periodo | 978,053 tagoj (2,678 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,45 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
125,313° |
Argum. de periapsido | 263,800° |
Terdistanco - Minimuma |
122,163 Gm (0,8166 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 2,67 ± 0,17 km Ĉefa korpo : 2,54 ± 0,16 km |
Rotacia periodo | 0,1145 tago (2,7481 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,621 ± 0,182 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,26 |
5899 Jedicke estas tre malgranda sed eksterordinare hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio.
Ĝi estis malkovrita la 9-an de januaro 1986 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi estis nomita en honoro de la familio Jedicke; notinde Peter, Robert kaj June, bone konataj kanadaj amatoraj astronomoj.
La 2-an de februaro 2010, B. D. Warner de la Observatorio de Palmer Divide, A. W. Harris de la "Space Science Institute", (La Cañada), P. Pravec de la Observatorio Ondřejov kaj J. Pollock de la Apalaĉa Ŝtata Universitato (Norda Karolino) malkovris sateliton per analizo de ĝia luma kurbo, anoncita la 25-an de februaro 2010.[1]
Tiu satelito havas orbitan periodon de 0,6958 ± 0,004 tagoj (16,7 ± 0,1 horoj) sur orbito de granda duonakso de ĉ. 4,4 km. Ĝia taksata grando estas 0,81 km, (do unu triono de tiu, de la ĉefa korpo). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
(5898) 1985 KE | 5899 Jedicke | 5900 Jensen |