66652 Borasisi | |
Transneptuna objekto | |
astronomia simbolo
| |
Borasisi kaj Pabu bildigita per la kosmoteleskopo Hubble en 2003
| |
kubevano • duopa asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 66652 Borasisi |
Aliaj nomoj | 1999 RZ253 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Borasisi vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | C. A. Trujillo, J. X. Luu.kaj David C. Jewitt |
Dato de malkovro | 8-a de septembro 1999 |
Loko de malkovro | Hawaii, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,557 Tm (43,833 AU) 5,963 Tm (39,861 AU) 7,152 Tm (47,805 AU) |
Discentreco | 0,09062 |
Meza anomaliangulo | 61,032° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 0,5635° |
Periodo | 105999,158 tagoj (290,210 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
61,032° |
Argum. de periapsido | 197,415° |
Terdistanco - Minimuma |
5,811 Tm (38,844 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 163 ± 66 km Ĉefa korpo: 126 ± 51 km |
Maso - Denso |
3,43x10¹⁸ ± 2,7x10¹⁶ kg 2.1 ± 1.2 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,267 ± 0,04 tago (6,4 ± 1 h horoj) |
Geometria albedo | 0,236 ± 0,077 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,4 |
66652 Borasisi estas granda hela duopa transneptuna objekto malkovrita la 8-an de septembro 1999 de la usonaj geastronomoj C. A. Trujillo, J. X. Luu kaj David C. Jewitt elde unu el la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii (Usono).
Ĝi estas de la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj (kvankam ĝi estas proksima de la resonanco 4:7 kun Neptuno).
La ĉefa korpo ricevis la nomon Borasisi, kaj la malĉefa Pabu. Borasisi kaj Pabu estas personigoj de la Suno kaj de la Luno en la fikcia "Bokononisma" mitologio priskribita en la sciencfikcia romano de Kurt Vonnegut Jr. "Cat's Cradle" (Kata Lulilo):
La paro estis nomita la 26-an de septembro 2007.
66652 Borasisi estas duopa transneptuna objekto, kies ambaŭ komponanatoj havas proksimume saman grandon: 126 ± 51 km kaj 103 ± 42 km. La dua komponanto estis malkovrita la 23-an de aprilo 2003 de Keith S. Noll, Denise C. Stephens William M. Grundy kaj aliaj, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en la 6-an de junio 2003
Tiu satelito, havas diametron de ĉirkaŭ 103 km, orbitan duonan grandakson de 4528 ± 12 km kaj orbitan periodon de 46,2888 ± 0,0018 tagoj (1110,9312 ± 0,0432 horoj). Ĝia orbita klineco estas 54.31° ± 0.03 kaj ĝi havas grandan discentrecon: 0.4700 ± 0.0018. La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.
La orbitaj ecoj de la paro Borasisi-Pabu permesis kalkuli ties kombinatan mason : 3,43x10¹⁸ ± 2,7x10¹⁶ kg kaj taksi ties denson: 2,75 ± 1,9 g/cm3.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (66001 – 67000) | Poste: |
---|---|---|
(66651) 1999 RQ252 | 66652 Borasisi | (66653) 1999 RS254 |