704 Interamnia | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 704 Interamnia |
Aliaj nomoj | 1910 KU; 1952 MW |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Teramo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Vincenzo Cerulli |
Dato de malkovro | 16-a de julio 1910 |
Loko de malkovro | Teramo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
458,068 Gm (3,062 AU) 389,104 Gm (2,601 AU) 526,884 Gm (3,522 AU) |
Discentreco | 0,1503 |
Meza anomaliangulo | 119,95° |
Klinangulo | 20,612° |
Periodo | 1 957,49 tagoj (5,36 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,92 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
280,38° |
Argum. de periapsido | 95,76° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
349 × 339 × 274 km[1] 306,313 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,70 × 1019 kg[1] (2 220 ± 170) kg/m3[1] 0,186 m/s² 242,9 m/s |
Rotacia periodo | 0,3636 tago (8,727 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 160 K |
Geometria albedo | 0,0742 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | F |
Absoluta magnitudo | 5,94 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
13,0 9,9 |
704 Interamnia estas tre granda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Ĝi estis malkovrita la 3-an de oktobro 1910 de la itala astronomo Vincenzo Cerulli elde sia Astronoma Observatorio de Collurania en Teramo.
Ĝia nomo venas de "Interamnia Praetutianorum", latina nomo de la urbo Teramo.
Ĝi estas unu el plej grandaj korpoj de la ĉefa zono, post Cereso, 4 Vesta, 2 Pallas kaj 10 Hygiea, kaj proksimume samranga kun 52 Europa kaj 511 Davida. Oni taksas, ke ĝi entenus 1,2 % de la maso de la ĉefa zono. Ĝia granda denso pensigas, ke ĝi estas masiva kaj ne porhava; ĝi estus rezistinta je la kolizioj, kiuj okazis en la asteroida zono, de la kreiĝo de la sunsistemo.
La 23-an de marto 2003, observo de kaŝado de stelo de magnitudo 6,6 permesis taksi ĝian grandon je 350 × 304 km.[2] La 20-an de marto 2014, Interamnia kaŝis Reĝeton (α Leonis).[3]
En 2001, Michalak taksis ĝian mason je 6,9 × 1019 kg (per komparo kun la masoj de 19 Fortuno, 29 Amfitrito, kaj 16 Psiĥo.) En 2007, Baer and Chesley taksis ĝian mason je (7,12 ± 0,84) × 1019 kg. Pli freŝa taksado de Baer estas nur 3,70 × 1019 kg, 704 Interamnio estus tiam malpli peza ol 511 Davida.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
703 Noëmi | 704 Interamnia | 705 Erminia |