7146 Konradin | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7146 Konradin |
Aliaj nomoj | 13034 P-L ; 1986 RR9 |
Nomita laŭ | Konradin Ferrari d'Occhieppo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 24-a de septembro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
450,002 Gm (3,008 AU) 398,050 Gm (2,661 AU) 501,954 Gm (3,355 AU) |
Discentreco | 0,115 |
Meza anomaliangulo | 358,864° |
Klinangulo | 9,426° |
Periodo | 1905,600 tagoj (5,217 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,17 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
236,842° |
Argum. de periapsido | 115,260° |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,9 |
7146 Konradin estas asteroido de la asteroida zono malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (kantono San Diego, Kalifornio) kaj de la nederlandaj geastronomoj kaj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden, en la kadro de la Palomar–Leiden survey.
Tom Gehrels fotis la ĉielon en septembro kaj oktobro 1960, per la Schmidt-teleskopo de 122 cm de la Monto Palomar. La platoj tiel eksponitaj estis senditaj al la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten, kiuj ekzamenis ilin dum la sekvantaj jaroj.
Ĝi estas nomita en honoro de la aŭstra astronomo Konradin Ferrari d’Occhieppo (1907–2007), emerita profesoro en la Universitato de Vieno kaj ano de la Aŭstra Akademio de Sciencoj. Li laboris pri la variantaj steloj, astrometrio, problemoj pri kalendaro kaj la historio de la astronomio. Lia ĉefa intereso estis la astronomiaj aspektoj de la stelo de Bet-Leĥem, temo al kiu li dediĉis unu libron kaj multajn artikolojn.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7145 Linzexu | 7146 Konradin | 7147 Feijth |