7344 Summerfield | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7344 Summerfield |
Aliaj nomoj | 1992 LU; 1971 HN |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj David H. Levy |
Dato de malkovro | 4-a de junio 1992 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
386,985 Gm (2,587 AU) 343,489 Gm (2,296 AU) 430,481 Gm (2,878 AU) |
Discentreco | 0,1124 |
Meza anomaliangulo | 83,136° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 14,319° |
Periodo | 1519,677 tagoj (4,161 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,51 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
175,011° |
Argum. de periapsido | 17,553° |
Terdistanco - Minimuma |
194,690 Gm (1,301 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 6,25 ± 0,28 km Ĉefa korpo : 6,15 ± 0,28 km |
Rotacia periodo | 0,1079 tago (2,58975 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,343 ± 0,068 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,11 |
7344 Summerfield estas malgranda, treege hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de junio 1992 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker kaj de la kanada astronomo David H. Levy, elde la Observatorio de la Monto Palomar, (kantono San Diego, Kalifornio, Usono).
Ĝi estis nomita en honoro de Robert kaj Lisa Summerfield, kiuj klopodas disvastigi la astronomion al la publiko. La geedzoj Summerfield alportas sian kolekton da teleskopoj, el kiuj unu kun spegulo de 0,9 m, al publikaj "festoj de la steloj", trakurante por tio la usonan kamparon. Ilia organizo ""Astronomy To Go" [1] starigas sesiojn de edukadoj en dekduoj da lernejoj ĉiu jaro.
Ĝia satelito estis malkovrita en 2017 de D. Pray, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Kušnirák, V. Chiorny, N. Gaftonyuk kaj V. Benishek per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 5-an de julio 2017.
Tiu satelito havas diametron de 1,11 ± 0,19 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 11 km de la ĉefa korpo. Ĝia orbita periodo estas 0,7254 ± 0,0004 tago (17,41 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7343 Ockeghem | 7344 Summerfield | 7345 Happer |