7594 Shotaro | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7594 Shotaro |
Aliaj nomoj | 1993 BH2; 1978 EW1 ; 1990 MW; 1991 UC5 |
Nomita laŭ | Shotaro Miyamoto vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Tsutomu Seki |
Dato de malkovro | 19-a de januaro 1993 |
Loko de malkovro | Geisei (gubernio Koĉi) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
361,487 Gm (2,416 AU) 294,508 Gm (1,969 AU) 428,466 Gm (2,864 AU) |
Discentreco | 0,185 |
Meza anomaliangulo | 47,750° |
Klinangulo | 3,790° |
Periodo | 1371,984 tagoj (3,756 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,16 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
113,733° |
Argum. de periapsido | 125,805° |
Fizikaj ecoj | |
Rotacia periodo | 9,643 h vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,0 |
7594 Shotaro estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 19-an de januaro 1993 de la japana astronomo Tsutomu Seki elde Geisei en la gubernio Koĉi (Japanio).
Ĝi estis nomita en memoro de la japana astronomo Shotaro Miyamoto (japane: 宮本正太郎 Miyamoto Shotaro, 1912–1992), instruisto pri astrofiziko en la Universitato de Kioto. Liaj interesoj inkludis relativecan kosmologion, planedumajn nebulozojn, fizikon de Suno, lunan geologion kaj marsan meteologion. Li ankaŭ grave kontribuis al la popularigo de astronomio per siaj multenombraj libroj kaj radiofoniaj kaj televidaj elsendoj. Direktoro de la observatorioj Kwasan kaj Hida, li ankaŭ estis prezidento de la Internacia Luna Societo, vicprezidento de la Internacia Asocio de Planedoscienco, prezidento de la Astronomia Societo de Japanio kaj vicprezidento de la Orienta Astronomia Asocio.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
(7593) 1992 WP4 | 7594 Shotaro | 7595 Växjö |