7741 Fedoseev | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7741 Fedoseev |
Aliaj nomoj | 1983 RR4 ; 1932 RC ; 1954 RU |
Nomita laŭ | Vladimir Fedoseyev vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Ljudmila Karaĉkina |
Dato de malkovro | 1-a de septembro 1983 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Krimeo, Ukrainio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
354,750 Gm (2,371 AU) 289,455 Gm (1,935 AU) 420,044 Gm (2,808 AU) |
Discentreco | 0,184 |
Meza anomaliangulo | 12,526° |
Klinangulo | 13,900° |
Periodo | 1333,808 tagoj (3,652 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,34 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
169,141° |
Argum. de periapsido | 196,893° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,472 km vd |
Rotacia periodo | ~0,586 tago (~14,074 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,341 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,2 |
7741 Fedoseev estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 1-an de septembro 1983 de la ukraina astronomino Ljudmila Georgijevna Karaĉkina elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno (en tiama Sovetunio, de 1992 en Aŭtonoma Respubliko Krimeo).
Ĝi estas nomita en honoro de la rusa sovetunia dirigento Vladimir Ivanoviĉ Fedosejev (cirile : Владимир Иванович Федосеев), Popola Artisto de Sovetunio en 1980, arta direktoro de la Simfonia Orkestro Ĉajkovskij en Radio Moskvo ekde 1974. Li estas ankaŭ ĉefa direktoro de la Viena Simfonia Orkestro kaj invitita dirigento en Tokio kaj en multaj aliaj urboj. Fedosejev promocias la rusan klasikan muzikon de Glinka, Musorgskij, Raĥmaninov, Sviridov kaj aliaj.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7740 Petit | 7741 Fedoseev | 7742 Altamira |