809 Lundia | |
asteroido | |
809 Lundia (videbla magnitudo 16,6) apud stelo de videbla magnitudo 15,6.
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 809 Lundia |
Aliaj nomoj | 1915 XP; 1936 VC |
Nomita laŭ | Lund Observatory vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Max Wolf |
Dato de malkovro | 11-a de aŭgusto 1915 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
341,556 Gm (2,283 AU) 275,743 Gm (1,843 AU) 407,368 Gm (2,723 AU) |
Discentreco | 0,193 |
Meza anomaliangulo | 42,298° |
Klinangulo | 7,143° |
Periodo | 1 260,094 tagoj (3,45 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,53 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
154,685° |
Argum. de periapsido | 196,321° |
Naturaj satelitoj | S/2005 (809) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6,9 ± 2.4 km (ĉefa korpo) |
Maso | 0,2 - 2 × 1015 kg |
Rotacia periodo | 0,6424 tago (15,418 horoj) (sinkrona rotacio) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
165 -180 K 260 - 280 K |
Geometria albedo | ~ 0,4 (taksita proksima de tiu de 4 Vesta) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | V |
Absoluta magnitudo | 11,8 |
809 Lundia estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Ĝi estis malkovrita la 11-a de aŭgusto 1915 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Ĝia nomo referas al la Observatorio de Lund en Svedio.
Ĝia orbito similas tiujn de la anoj de la Flora familio, sed ĝia spektra V-tipo montras, ke ĝi estus ero elŝirita de 4 Vesta pro forta alfrapo. La kialo de ĝia orbito, malproksima de tiuj de la Vesta familio estas neklara, sed aliaj ekzemploj de V-tipaj asteroidoj foraj de la Vesta familio estas konataj[1]. Oni hipotezis kun-efikoj de la efiko Yarkovsky kaj resonancoj kun Jupitero kaj Saturno[2].
Ĝia albedo, nekonata, estis taksita kiel proksima de tiu de 4 Vesta (0,423).
Satelito, provizore nomata S/2005 (809) 1 estis trovita en 2005 per analizo de luma kurbo, far de A. Kryszczynska, T. Kwiatkowski, R. Hirsch, M. Polinska, K. Kaminski kaj A. Marciniak, de la observejo de Poznań[3]. La grandoj de ambaŭ korpoj aperas tre proksimaj, ĉar dum reciprokaj kaŝadoj, la brilo malpligrandiĝas tiel, kiel ĉiu korpo tute kaŝus la alian[4]
Se la albedo de ambaŭ korpoj estus proksima de 0,4 (kiel tiu de 4 Vesta), la satelito havas diametron de 6,1 ± 2.1 km. Ĝi orbitas kun periodo de 15,418 horoj (0,6424 tago) je distanco de 15,8 km. La rotacia periodo de ambaŭ korpoj estas ankaŭ 15,418 horoj (kaptita rotacio).
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
808 Merxia | 809 Lundia | 810 Atossa |