8925 Boattini | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 8925 Boattini |
Aliaj nomoj | 1996 XG32 ; 1981 JB ; 1991 CE6 |
Nomita laŭ | Andrea Boattini vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Maura Tombelli kaj Ulisse Munari |
Dato de malkovro | 4-a de decembro 1996 |
Loko de malkovro | Asiago (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
336,567 Gm (2,250 AU) 291,097 Gm (1,946 AU) 382,037 Gm (2,554 AU) |
Discentreco | 0,135 |
Meza anomaliangulo | 136,276° |
Klinangulo | 1,959° |
Periodo | 1232,587 tagoj (3,375 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,85 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
234,918° |
Argum. de periapsido | 9,157° |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,1 |
8925 Boattini estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de decembro 1996 de la italaj geastronomoj Maura Tombelli kaj Ulisse Munari elde la stacio Cima Ekar de la observatorio de Asiago, apud Asiago en Italio.
Ĝi estis nomita en honoro de la itala astronomo Andrea Boattini, kolego de la gemalkovrintoj. Interesita pri asteroidoj, li diplomiĝis en 1996 en la Universitato de Bolonjo kun disertaĵo pri la Apud-Teraj Objektoj. Li estas implikita en diversaj projektoj rilataj al sekvado de la ATO-j, kun speciala interesdo kontraŭ la Atonaj asteroidoj. Li laboras en la Istituto di Astrofisica Spaziale e Fisica Cosmica.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (8001 - 9000) | Poste: |
---|---|---|
8924 Iruma | 8925 Boattini | 8926 Abemasanao |