9815 Mariakirch | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9815 Mariakirch |
Aliaj nomoj | 2079 P-L ; 1953 GE2 |
Nomita laŭ | Maria Margaretha Kirch vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 24-a de septembro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
420,371 Gm (2,810 AU) 389,468 Gm (2,603 AU) 451,274 Gm (3,017 AU) |
Discentreco | 0,07351 |
Meza anomaliangulo | 58,886° |
Klinangulo | 4,850° |
Periodo | 1720,519 tagoj (4,711 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,77 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
338,528° |
Argum. de periapsido | 79,662° |
Terdistanco - Minimuma |
242,387 Gm (1,620 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4,505 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,288 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,7 |
9815 Mariakirch estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.
Por tiu kampanjo, Tom Gehrels fotis la noktan ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar. La fotaj platoj, senditaj en Leiden (Nederlando), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.
La asteroido estis nomita en memoro de la germana astronomino Maria Margarethe Kirch naskiĝinta Maria Winkelmann (1670–1720) ; edzino kaj patrino de astronomoj. Ŝi faris observojn kaj publikigis kalendarojn. La malkovro de kometo de 1702 (C/1702 H1) estis unue kreditita al ŝia edzo Gottfried Kirch ; Maria estis pli malfrue agnoskita kiel ĝia malkovrintino.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (9001 - 10000) | Poste: |
---|---|---|
9814 Ivobenko | 9815 Mariakirch | 9816 von Matt |