ARKive estas tutmonda iniciato cele "helpi la konservadon de la mondaj minacataj specioj, pere de la povo de de la natura bildaro",[1] kion ĝi faras per lokigo kaj arigado de filmoj, fotoj kaj aŭdobendoj de tutmondaj specioj ene de centrigita cifereca arkivo.[1] Ties nuna prioritato estas kompletigo de son-vidaj profiloj por la ĉ. 17,000 specioj en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[1]
Tiu projekto estas initiato de Wildscreen, brita eduka neprofita organizo,[2] baze en Bristolo.[3] La teknika platformo estis kreite de Hewlett Packard, kiel parto de la programo de HP por ciferecaj laboratorioj kaj scienca programo.[4]
ARKive havas la apogon de ĉefaj konservadismaj organizoj, kiaj BirdLife International, Naturprotekto Internacie, Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN), la Monda Konserveja Observa Centro de Unuiĝintaj Nacioj (UNEP-WCMC), kaj la WWF,[1] same kiel ĉefaj akademiaj kaj sciencaj institucioj, kiaj la Muzeo pri natura historio de Londono; Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono; kaj la Smithsonian Institution.[1] Ĝi estas membro de la Instituta Konsilantaro de Vivenciklopedio.[1]
Du bildujoj de ARKive por Google Earth, montrantaj endanĝeritajn speciojn[5] kaj speciojn de la Golfo de Meksiko[5] estis produktita de Google Earth Outreach. La unua el tuj estis lanĉita en aprilo de 2008 fare de la patrono de Wildscreen, Sir David Attenborough.[6]