A Couch in New York | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Un divan à New York |
Originala lingvo | angla lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 29 aŭg. 1996, 1996 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Dietrich Lohmann |
Reĝisoro(j) | Chantal Akerman |
Scenaro | Jean-Louis Benoît |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Sonia Wieder-Atherton |
Rolantoj | Juliette Binoche • William Hurt • Paul Guilfoyle • Richard Jenkins • Kent Broadhurst • Henry Bean • Barbara Garrick |
IMDb | |
Sofo en Novjorko (angle: A Couch in New York; france: Un divan à New York) estas franc-usona filmo kunverkita kaj reĝisorita de Chantal Akerman, elsendita en 1996. La intrigo temas pri anonima interŝanĝo de apartamentoj inter sukcesa novjorka psikoanalizisto (William Hurt) kaj virino el Parizo (Juliette Binoche).
Henry Harriston estas psikoanalizisto kies pacientoj frenezigas lin ĉar konstante lasas al li mesaĝojn en liaj liberaj horoj. Senpense li publikigas proponon por interŝanĝi sian aparatmenton. Béatrice Saulnier (Juliette Binoche) pariza dancistino respondas kaj nerenkontiĝante ili interŝanĝas siajn loĝejojn. Béatrice iĝas impresita per la alta-teknologia apartamento de Henry, bela kaj granda. Henry dume panikas veninte al la apartamento de Béatrice, malpura kaj fuŝa. La pacientoj de Henry, kiuj kutime estas atentitaj de Henry hejme, ekvenas serĉante terapion. Béatrice ekaŭdas iliajn historiojn, kaj la pacientoj akceptas ŝin kiel provizora anstataŭanto de Henry.
Tiu ĉe Béatrice malkovras aron de amleteroj verekitaj al Béatrice fare de diversaj viroj. Ankaŭ la amantoj de Béatrice ekvenas al ŝia apartamento kaj ekparolas al Henry pri sia amo por ŝi. Kiam ili venas al la aparatmento dirante al Henry kiom hela li estas kaj kion ili deziras paroli kun li, Henry forkuras kaj revenas al Novjorko.