"A Whiter Shade of Pale" (trad. Pli blanka palnuanco) estas kanto de la angla rok-bando Procol Harum kiu estis publikigita kiel debuta disko en la 12a de Majo 1967. La unuopaĵo atingis la numeron 1 en la brita pintolisto UK Singles Chart la 8an de Junio kaj restis tie dum ses semajnoj.[1] Sen multa promocio, ĝi atingis numeron 5an en la usona pintolisto Billboard Hot 100.[2] Ĝi estis unu el la himnoj de la fenomeno Amsomero de 1967, kaj estis unu el la plej komerce sukcesaj unuopaĵoj en la historio, vendante pli ol 10 milionoj da ekzempleroj tutmonde.[3] Ekde tiam, "A Whiter Shade of Pale" iĝis longdaŭra klasikaĵo, kun pli ol 1 000 konataj versioj fare de aliaj artistoj.[4][5]
Kun Bach-inspirita instrumenta melodio, animplena voĉo, kaj malofta vortumado, la muziko de "A Whiter Shade of Pale" estis komponita de Gary Brooker kaj Matthew Fisher, dum la vortumado estis verkita de Keith Reid.[6] Origine, la vortumada listigo menciis nur Brooker kaj Reid. En 2009, Fisher akiris kunverkan listigon por la muziko per unuanima decido en jura proceso.