Abd al-Latif al-Baghdadi

موفق الدين محمد عبد اللطيف بن يوسف البغدادي
(1162-1231)
Abd al-Latif al-Baghdadi travojaĝis la Ajubidan Mondon serĉe de studentoj, tutoroj kaj patronoj.
Abd al-Latif al-Baghdadi travojaĝis la Ajubidan Mondon serĉe de studentoj, tutoroj kaj patronoj.
Persona informo
عبد اللطيف بن يُوسُف بن مُحمَّد بن علي البغدادي
Naskiĝo 1162
en Bagdado, Abasida Kaliflando
Morto 8-an de novembro 1231 (1231-11-08)
en Bagdado, Abasida Kaliflando
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Profesio
Okupo kuracisto
verkisto
arkeologo
verkisto de vojaĝa literaturo
egiptologo
universala klerulo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Gramatiko, retoriko, teologio, jurisprudenco, medicino, filozofio, historio kaj egiptologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abd al-Latif al-Baghdadi (1162-1231) estis araba kuracisto, filozofo, botanikisto, historiisto, gramatikisto kaj vojaĝisto. Li vivis inter la 2-a (1147-1149) kaj 5-a Krucmilito (1217-1231). Li verkis unu el la plej enciklopediaj verkoj por sia epoko.

Abd Al-Latif Ibn Yusuf Al-Baghdadi, Muwaffaq Al-Din Abu Muhammad (557/1162-623/1231) 'Abd al-Latif estis vaste edukita erudiciulo el Bagdado kies studoj en gramatiko, leĝo, tradicio, medicino, alĥemio, kaj filozofio estas dokumentitaj en lia aŭtobiografio, kiu ankaŭ vivege prezentas samtempajn metodojn de studo. Unue sekvinte Ibn Sina kiel sia filozofia mentoro, 'Abd al-Latif poste dediĉis sin ekskluzive al la verkoj de la antikvuloj, precipe Aristotelo, nur allasante Al-Farabi kiel interpretiston.

Post ampleksaj vojaĝoj kun loĝperiodoj en Mosulo (585/1189), Damasko (586/1190), la tendaro de Saladino ekster Akreo (587/1191) (kie li konatiĝis kun Baha ad-Din ibn Shaddad (1145-1234) kaj Imad ad-Din al-Isfahani (1125-1201) kaj akiris la patronecon de Qadi al-Fadil (1135-1200), li ekloĝis en Kairo. Estis ĉi tie ke li konatiĝis kun Majmonido kaj, plej grave, Al-Qushayri la 1-a (986-1072) kiu prezentis lin al la verkoj de al-Farabi, Aleksandro de Afrodiziaso, kaj Themistius, kiuj forturnis lin de Ibn Sina kaj el la alĥemio.

Post pli mallongaj restadoj en Jerusalemo (588/ 1192) (kie li renkontis Saladino-n) kaj Damaskon, 'Abd al-Latif revenis al Kairo nur por foriri mallongan tempon poste al la Oriento denove. Li pasigis kelkajn jarojn en la kortego de 'Ala'-al-Din Da'ud (m. 1237) de Erzindjan, ĝis la urbo estis konkerita fare de la Selĝuko Kayqubadh la 1-a (1190-1237).

Reveninte en 621/1229 al Bagdado, 'Abd al-Latif mortis tie du jarojn poste. 'Abd al-Latif estas enciklopedia aŭtoro, kies verko kovras preskaŭ la tutan domajnon de la scio de sia tempo. Plej vaste konata estas lia "Kitab al-ifada wa-l-I'tibar", kio estas mallonga priskribo de Egiptujo kiu estis tradukita en la latinan, la germanan kaj la francan.

Lia intelekta aŭtobiografio estas konservita fare de Ibn Abi Usaybi'a (1203-1270); ĝi estis origine enkorpigita en ampleksa historiografa raporto (al-Sira) kiu parte pluvivis en Ta'rikh al-Islam de al-Dhahabi (1274-1348). 'Abd al-Latif verkis kompendion pri Aristotela metafiziko, "Kitab ma ba'd al-tabi'a", kiu estis bazita sur la ekzegezo de Aleksandro de Afrodiziako kaj Temisto.

Ĉi-lasta alie perdita kunteksto de la "Libro Lambda" - konata de anglalingvanoj tamen per hebrea traduko - pluvivis en la araba nur per 'Abd al-Latif.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]