Svarmado estas la procezo per kiu nova kolonio de mielabelo estas formita kiam la abelreĝino lasas la kolonion kun granda grupo da laborabeloj. El la dekomenca svarmo, ĉirkaŭ 60% el la laborabeloj lasas la originan abelujan lokon kun la malnova reĝino. Tiu svarmo povas enhavi milojn aŭ dekoj da miloj da abeloj. Svarmado estas ĉefe printempa fenomenono, kutime du- aŭ tri-semajna periodo depende el la loko, sed foje svarmado povas okazi tra la tuta produktanta sezono.
Duarangaj postsvarmoj povas okazi sed estas raraj. Postsvarmoj estas kutime pli malgrandaj kaj estas akompanataj de unu aŭ pliaj virgoreĝinoj. Foje abelujo svarmiĝas pli kaj pli ĝis ĝi preskaŭ malpleniĝas el laborabeloj.[1][2]
Svarmado estas la natura rimedo por reproduktado de kolonioj de mielabeloj. En la procezo svarmiĝi la origina sola kolonio reproduktas al du kaj foje al pliaj kolonioj.[3] Entomologoj konsideras kolonion kiel superorganismo. Kolonio kun reĝino bezonas certan kolonigrandon por reproduktiĝi. Individua reĝino, virabelo aŭ abelo sen kolonio ne povas survivi porlonge.
|