Abertamy (germane Abertham) estas montara urbo en Ĉeĥio, kiu havas 848 loĝantojn (2024). Ĝi situas en distrikto Karlovy Vary. Al la urbo apartenas ankaŭ loka parto Hřebečná. Ĝi estas alte situanta setlejo (900 m s. m.) kaj refreŝigeja centro sur montardorso de Ercmontaro, ok kilometrojn nordoriente de Nejdek.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Merklín, Boží Dar, Pernink kaj Jáchymov.
La unua skribmencio pri la urbeto devenas el la jaro 1529.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 310 |
---|
1880 | 3 605 |
---|
1890 | 3 644 |
---|
1900 | 4 010 |
---|
1910 | 4 293 |
---|
1921 | 3 512 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 824 |
---|
1950 | 2 261 |
---|
1961 | 1 715 |
---|
1970 | 1 145 |
---|
1980 | 1 156 |
---|
1991 | 1 052 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 197 |
---|
2011 | 1 213 |
---|
2014 | 1 191 |
---|
2016 | 1 094 |
---|
2017 | 1 050 |
---|
2018 | 1 016 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 975 |
---|
2020 | 939 |
---|
2021 | 813 |
---|
2022 | 866 |
---|
2023 | 896 |
---|
2024 | 848 |
---|
Tra la urbo kondukas ŝoseo II/219 en sektoro Pernink–Jáchymov. Plu tra ĉi tie kondukas ŝoseo III/2193 el Abertamy tra Hřebečná al Ryžovna, kie ĝi poste dividiĝas en tri direktojn: Horní Blatná, Potůčky, Boží Dar. Sude de la urbo troviĝas du skitreniloj (Plešivec, Abertamy).
Plešivec (1028 m) - monto
Panorama vido al Abertamy el belvedero sur Plešivec
Partoj de urbo Abertamy (2) |
---|
|
|