Ablanque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19442 | ||
Retpaĝaro | [www.ablanque.org] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 73 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 2° 14′ U (mapo)40.898055555556-2.2291666666667Koordinatoj: 40° 54′ N, 2° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 061 m [+] | ||
Areo | 51,4 km² (5 140 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ablanque [+] | |||
Ablanque [aBLANke] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 73 loĝantoj sur areo de 51,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km².
Ablanque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.061 m super marnivelo; je 125 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 46 km el Molina de Aragón kaj je 65 km el Sigüenza. Geografiaj koordinatoj estas 40°53′53″N 2°13′45″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Cobeta, Huertahernando, Olmeda de Cobeta kaj Riba de Saelices.
Ĝi estas situa sur depresio, en la pinto de malgranda monteto, dekstre de rivero, nome Ablanquejo, kiu fluas sude de la vilaĝo: ĝi troviĝas ŝirme de la okcidenta vento pere de monteto, nome el Cejo,: ĝia klimato estas sana.
En la ĉirkaŭoj estas romiaj restoj kaj nombraj hektaroj de pinaro. Tra Ablanque pasas rivero nomita laŭ vilaĝo, Ablanquejo, kiu, tiom mallonge kiom ĉirkaŭ 8 kilometroj, elfluas en la Taĵo. En la municipa teritorio ekzistas artefarita akvobaraĵo, kiu somere estas ĉeestata de lokanoj el proksime.
La teritorio limas kun Cobeta, kaj Olmeda de Cobeta oriente; norde kun teroj de la duklando de Medinaceli; sude kun La Buenafuente del Sistal kaj Huertahernando; kaj okcidente kun La Loma kaj Riba de Saelices.
Por alveni al Ablanque oni alvenas el la A-2, oni abandonas ĝin tra la enirejo de Alcolea del Pinar (km 130); laŭ la ŝoseo N-211, ĉe Mazarete (km 28); ankaŭ per buso, de la itinero Madrido-Teruelo, kiu pasas tra la vilaĝo mem. Per trajno la plej proksima haltejo estas tiu de Sigüenza.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 73, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ablanque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ablanque kie oni falis al la nunaj 73.
En 2005, la municipo suferis la plej grandan arbaran incendion de tiu jaro, kaj okazis 11 mortoj kaj bruliĝis pli ol 12,000 hektaroj de arbaro.[1]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: estas preĝejo kaj ermitejo ĉe la tombejo.