Abomey-Calavi | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
komunumo de Benino | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 656 358 () [+] | ||
Loĝdenso | 1 010 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 27′ N, 2° 21′ O (mapo)6.44861111111112.3555555555556 [+] | ||
Alto | 54 m [+] | ||
Areo | 650 km² (65 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Abomey-Calavi estas urbo situanta sude en la ŝtato Benino, en la departemento Atlantiko. Ĝi situas 18 km nordokcidente de Kotonuo, la plej granda benina urbo, sed ne la ŝtata ĉefurbo (kiu estas Porto-Novo). Alila proksima urbo estas Godomey, la tria plej granda urbo de Benino kiu situas ankaŭ en la proksimeco de Cotonou kaj la oceano.
La historio de Abomey-Calavi estas ligita al tiu de Abomey kaj la Reĝlando Dahomejo, nomo de la lando ĝis la 30a de novembro 1975[1].
Kun pli ol 600 000[2] loĝantoj en 2013, ĝi estas la dua plej loĝata urbo en Benino, tuj post Kotonuo. La urbo konis fortan kreskon de la loĝantaro pro la fakto ke multaj loĝantoj de Kotonuo venis instali sin tie pro la pli avantaĝaj prezoj de la nemoveblaro kaj la pli trankvila urba vivo.
La urbo apartenas al zono de tropika klimato. La temperaturo varias konstante inter 23-28 °C. Plej ofte pluvas inter marto-junio.
En la urbo ekzistas multaj elementaj kaj mezgradaj lernejoj kaj du publikaj kaj tri privataj centroj por metiotrejnado. La urbo havas publikan universitaton, la Universitato de Abomey[3], fondita en 1970 kaj kun proksimume 100 000 gestudentoj.
La "Centro por Arto kaj Kulturoj" kiu enhavas bibliotekon kaj salonon por ekspozicioj de vidaj artoj,
La muzeo de la 'makpo' (skeptro)
La restadejoj por artistoj kiu malfermis en 2015 situante en la distrikto de Godomey[4]
Ĉiujare en marto, la studentaro de artoj kaj kulturoj (Eace) en Abomey organizas la dancofestivalon "Afri'k Dance"[5]
En tiu benina universitato studis Privas Tchikpe, unua benina esperantisto. Tie fondiĝis tute nova kaj kuraĝa elementa lernejo ‘Hadegnon’ en 2017[6]. Ĝiaj fondintoj kaj gvidantoj deziris provizi siajn gelernantojn per instruado de la internacia lingvo Esperanto. Ili ekrilatis kun «Scio Sen Bariloj» (SSB), ne-registara organizaĵo, kies prezidanto estas Privas Tchikpe. Ĉio bone okazas en ‘Hadegnon’, ĉar laŭ la loka lingvo adja-gbe, la vorto 'adja”' signifas ‘’ni daŭrigu bonan amikecon’’. Konsekvence, SSB esperas daŭrigi la amikecon kun tiu lernejo danke al la instruado de Esperanto.[7] En la ŝtata mezlernejo 'Le Plateau' okazis paralele al la instruado de Esperanto ankaŭ elementaj kursoj pri la japana aritmetikilo 'sorobano' en Esperanto[8]. Eblus eventuale kontakti lingvo-amantojn aŭ esperantistojn en tiu urbo pere de la senpaga lingva interŝanĝklubo Polyglot Club[9] aŭ per la apo 'Amikumu'
Artikolo bazita ĉefe sur la franca vikipedia versio de la 12-a junio 2017 14:33