Acesulfamo de Kalio | |||
Plata kemia strukturo de la Acesulfamo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Acesulfamo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 55589-62-3 | ||
ChemSpider kodo | 11262939.html 11262939[rompita ligilo] | ||
PubChem-kodo | 23683747 23683747 | ||
Merck Index | 15,38 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | kristalblanka pulvoro | ||
Molmaso | 201,237 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,81g cm−3 | ||
Fandpunkto | 225 °C | ||
Solvebleco | Akvo:270 g/L | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R40 R51 R62 R63 R68 | ||
Sekureco | S24 S25 S41 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P305+351+338, P313[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Acesulfamo aŭ Acesulfam-K estas sintezita, varmorezista dolĉigaĵo C4H4KNO4S. Ĝin malkovris la kemiisto Karl Clauß en 1967 ĉe Hoechst AG. Ĝi aperas kiel nutraĵa aldonaĵo E 950.
Acesulfamo apartenas al heterocikloj, ĉar la molekulo entenas sesringon kun tri heteroatomoj (oksigeno, sulfuro kaj nitrogeno) (oksiatiazina ringo).
Acesulfam-K estas blanka solidaĵo, kiu solviĝas bone en malvarma akvo, en varmega akvo tre bone. La deponado de la acesulfamo povas okazi en malvarma loko kaj sen oksigeno kaj humideco. La dolĉigaĵo estas la kalia salo de la acesulfamo, la acesulfam-kalio aŭ acesulfam-K. Ĝi havas la ĉ. 200-oblan dolĉigan forton ol tiu de simpla sukero.
La produktado okazas en pluraj ŝtupoj, el natria salo de 4-klorfenolo, kiel baza molekulo.
Pro ties varmorezisteco, oni aplikas la acesulfam-K por kuirado kaj bakado. Acesulfam-K estas sekreciata el la korpo senŝanĝe, tiel ĝi aperas en naturaj akvoj. Ĝi gustas kiel natura sukero, sed en granda dozo havas amaretan post-guston.
Acesulfam-K estas uzata por trinkaĵoj, plej ofte kun aliaj dolĉigaĵoj kiel aspartamo. Ĝin entenas ankaŭ la dentokremoj, ĉar ĝi ne kaŭzas karieson. Acesulfam-K estas ekde 1990 permesita en Germanio kaj estas surmerkatigita kun markonomo Sunett.
La permesita taga dozo estas donita ĉe plenkreskuloj je 15 mg (JECFA) kaj je 9 mg (SCF) po kilogramo de korpopezo.
kvankam pluraj oficialaj instancoj konkludis al ties sendanĝereco, kelkaj studoj konkludis ke ĝi estas danĝera.