Sankta | |||||
Adalberto el Prago | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Prago | |||||
Regado | 982–996 | ||||
Antaŭulo | Djetmaro | ||||
Sekvanto | Kristiano Strachkvas | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 957 en Libice nad Cidlinou | ||||
Morto | 23-a de aprilo 997 en Vistula Laguno | ||||
Tombo | Katedralo de sankta Vito vd | ||||
Religio | romkatolikismo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | nekonata valoro Duklando Bohemio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Slavnikidoj vd | ||||
Patro | Slavník (en) vd | ||||
Patrino | Střezislava (en) vd | ||||
Gefratoj | Soběslav, Radim Gaudentius (en) , Spytimír (en) , Pořej (en) , Čáslav (en) kaj Dobroslav (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto verkisto vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | romkatolika eklezio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adalberto el Prago (957 - 23-a de aprilo 997) estis episkopo de Prago, konata en katolikaj rondoj kiel Sankta Adalberto (pole Wojciech, ĉeĥe Vojtěch).
Li devenis el la princa familio de Slavnikidoj, kaj estis jam de la infanaĝo destinita por la pastra servo. En 972 kiel 15-jarulo sendita al Magdeburgo al lernejo de ĉefepiskopo Adalberto, kies nomon li akceptis ĉe konfirmacio. De tiu tempo estas la ĉeĥa nomo Vojtěch tradukata en aliajn lingvojn kiel Adalberto.
Kiel 25-jarulo – post morto de la unua Praga episkopo Djetmaro – li estis instalita kiel dua episkopo (982). La investituro realiĝis en 983 en Verono. La Bohemia lando estis ankoraŭ duone pagana kaj lia severeco kaŭzis al li multajn problemojn. En 988 li forlasis sian oficon pro seniluziiĝo kaj fariĝis monaĥo en la klostro de sanktaj Bonifacio kaj Aleksio en Romo. Post peto de Bohemio la papo ordonis al li reveni en la patrujon. Li venigis kun si ankaŭ 12 benediktanojn, por kiuj princo Boleslav la 2-a fondis klostron en Břevnov apud Prago, la unua bohemia monaĥejo (993).
En septembro 995 la reganta princa familio de Premislidoj elmurdis la konkurencan princan familion de Slavnikidoj en Libice nad Cidlinou, inkluzive de suĉinfanoj. Adalberto eskapis nur danke al tio, ke li estis ĝuste en Germanio.[mankas fonto] Tial li prefere foriris al Pollando, al reĝo Boleslao la Brava, kaj kun lia helpo entreprenis misian vojaĝon al la pagana Prusio. Sed jam ĉe la landlimo li estis murdita de praprusoj, plej verŝajne en ĉirkaŭaĵo de apudbalta havenurbo Truso, apud hodiaŭa urbo Elbląg (antaŭa historiografio indikis Tenkitten/Letnoje en Sambio).
Boleslao la Brava elaĉetis lian korpon kaj entombigis lin en Gniezno.
La imperiestro Oto la 3-a jam en la jaro 1000 venis kliniĝi al lia tombo, ĉar la famo pri lia martira morto rapide disvastiĝis kaj li fariĝis tria bohemia sanktulo (post Ludmila kaj Venceslao). Baldaŭ estis verkitaj legendoj pri lia vivo. Princo Břetislav la 1-a transportigis lian korpon al Prago, kie ĝi kuŝas en la katedralo de sankta Vito.