|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Adamov
|
Adamov (germane Admannsdorf) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Kutná Hora. Vivas ĉi tie 136 loĝantoj (2024). Ĝi situas 7 kilometrojn sude de Čáslav, 14 kilometrojn sudoriente de Kutná Hora kaj 32 kilometrojn sudokcidente de Pardubice. En valo apud orienta rando de la municipo trafluas rivereto Brslenka, sur la supra fluo nomata ankaŭ Čáslavka, kiu estas maldekstraflanka alfluanto de rivero Doubrava.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlkaneč, Potěhy, Schořov, Bratčice, Tupadly kaj Zbýšov.
La municipo estis fondita en la jaro 1784 por laboristoj el kotonfabriko en la proksima Tupadly. La domaro estis konstruita meze de arbaroj kaj ĝi konsistis el lignaj domoj, konstruitaj sur regula bazplano.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 464 |
---|
1880 | 471 |
---|
1890 | 463 |
---|
1900 | 457 |
---|
1910 | 404 |
---|
1921 | 375 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 301 |
---|
1950 | 231 |
---|
1961 | 226 |
---|
1970 | 198 |
---|
1980 | 152 |
---|
1991 | 122 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 113 |
---|
2011 | 112 |
---|
2014 | 103 |
---|
2016 | 113 |
---|
2017 | 116 |
---|
2018 | 123 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 123 |
---|
2020 | 125 |
---|
2021 | 131 |
---|
2022 | 129 |
---|
2023 | 133 |
---|
2024 | 136 |
---|