Adolf Kirchhoff | |||||
---|---|---|---|---|---|
Adolf Kirchhof, bildo el la kolekto Imagines philologorum
| |||||
Persona informo | |||||
Adolf Kirchhoff | |||||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1826 en Berlino | ||||
Morto | 27-an de februaro 1908 (82-jaraĝa) en Berlino | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | epigrafisto universitata instruisto klasika filologo klasikisto vd | ||||
Laborkampo | Klasikaj studoj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolf KIRCHHOFF (naskiĝinta la 6-an de januaro 1826 en Berlino, mortinta la 27-an de februaro 1908 samloke) estis germana klasika filologo.
Studis Kirchhoff de 1842 Berline kaj fariĝis adjunkto, poste instruisto ĉe Joachimsthalsches Gymnasium. En 1865 iĝis li orda profesoro universitata.
Meritis Kirchhoff parte pri la komento de helenaj verkisto parte pri epigrafio. Por Homero li liveris »Quaestionum Homericarum particula« (inaŭgura disertacio, Berlino 1846) kaj »Die Homerische Odyssee und ihre Entstehung« (Berlino 1859) kaj »Die Komposition der Odyssee« (Berlino 1869).[1] Li eldonis aferojn de Plotino (Leipzig 1856), komenton (Berlino 1855) kaj tekston de Eŭripido (Berlino 1867–68), »Über die Abfassungszeit des Herodotischen Geschichtswerks« (Berlino 1868), aĵojn de Ksenofono »De re publica Atheniensium« (Berlino 1874), aĵojn de Esĥilo, »Hesiodos' Mahnlieder an Perses« (Berlino 1889), krome »Thukydides und sein Urkundenmaterial« (Berlino 1895).
El liaj epigrafiaj studoj rilatas al Italujo »Die umbrischen Sprachdenkmäler« (kune kun Theodor Aufrecht, Berlino 1849–51) kaj »Das Stadtrecht von Bantia« (Berlino 1853). Al la ĝermanaj runoj rilatas: »Das gotische Runenalphabet« (Berlino 1852) kaj »Die fränkischen Runen« (en la gazeto de Moriz Haupt »Zeitschrift für deutsches Altertum«, 1855). Koncerne helenajn enskribojn li prilaboris por »Corpus inscriptionum graecarum« la duan fasketon de la kvara tolumo (kun kristanaj enskriboj, Berlino 1859). Krome li finis la tutan entreprenon kaj gvidis la laŭdindan projekton »Corpus inscriptionum atticarum«, por kiu li mem verkis la unuan volumon (kiu enhavas la enskribojn malpost Eŭklido, Berlino 1873) kaj ankaŭ la koncernitajn suplementojn (volumo 4, parto 1–3, Berlino 1877–91).
Kirchhoff verkis krome »Studien zur Geschichte des griechischen Alphabets« (Berlino 1863) kaj troviĝis en la teamo redakcia de la fakperiodaĵo »Hermes«.