Adolph Hesse | |
---|---|
Adoloh Hesse, litografio de Josef Kriehuber (1831) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1809 en Vroclavo |
Morto | 5-an de aŭgusto 1863 (53-jaraĝa) en Vroclavo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | orgenisto komponisto dirigento |
Adolph Friedrich HESSE (naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1809 en Vroclavo, mortinta samloke la 5-an de aŭgusto 1863 estis germana orgenisto kaj komponisto.
En sia naskiĝurbo Hesse trejniĝis fare de Friedrich Wilhelm Berner kaj Ernst Ernst Köhler kaj dungitis en 1827 kiel dua orgenisto ĉe la vroclava Elizabeto-kirko. Ekde 1831 ĝismorte li agis kiel unua orgenisto ĉe la Franciskana preĝejo en Vroclavo.
Dum pluraj artprezentaj vojaĝoj li gajnis ovaciojn ne nur en Germanujo sed ankaŭ en Parizo (kien li invititis en 1844 okaze de la inaŭguro de la orgeno en la Eŭstaĥo-kirko) aŭ 1852 en Londono. Same li laboris kiel instruisto kaj dirigento.
De liaj multaj komponaĵoj (sinfonioj, uverturoj, ĉambra muziko ktp.) nur la pecoj por orgeno ĝuis pli grandan disvastiĝon.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 260-261 (tie ĉi interrete)