Adrasto (helene Ἄδραστος, latine Adrastus) estis en la helena mitologio reĝo de la urbo Arguso kaj ĝia regiono en Arkadio. Li estis filo de la reĝo Talao. Adrasto estis armeestro en milito nomata Sep kontraŭ Tebo.
Arguso estis malnova bonfama urbo. Ĝia reĝo Adrasto havis filinojn Deipilo kaj Argeio, pro kiuj venadis ĉi tien reĝdevenaj svatuloj el vasta regiono. La reĝo volis por siaj filinoj bone elekti fianĉojn kaj ne volis iun malamikigi. Li demandis en orakola templo en Delfo kaj ricevis mirindan rekomendon: "Jungu en vian duradan veturilon apron kaj leonon, kiuj interbatas sin en via domo." Li ne komprenis la orakolon, sed li rememoris, ke iam ekaŭdis en sia domo akran kverelon de du viroj. Kiam li eniris en la ĉambron ekvidis unu viron, Polineikeson el Tebo, vestitan en apra felo kaj la duan viron, Tideon el la urbo Kalidono, vestitan en leona felo. Ili ambaŭ estis reĝidoj kaj ili pli poste fariĝis edzoj de Adrastaj filinoj.
Ili estis fortaj viroj kaj batalantoj, ambaŭ elpelitaj el siaj hejmlandoj, Tideo pro murdo de siaj parencoj kaj Polineikeso fare de sia frato Eteoklo, kiu ne volis kun li dividi sin pri regado en Tebo. Ili ambaŭ, Tideo kaj Polineikeso, venis en Argon ne nur akiri fianĉinon, sed ankaŭ aliancanon por sia venka reveno hejmen.
La reĝo Adrasto konsentis kaj decidis, ke la unua celo estos pli proksima Tebo. La urbo estis en tiu tempo ŝokita pro antaŭnelongaj eventoj, kiam la reĝo Edipo plenumis malnovan orakolon per nekonscia mortigo de sia patro Laio kaj per same nekonscia edziĝo kun sia propra patrino Jokasta. Post pruvo de la kulpo Jokasto faris suicidon, Edipo blindigis sin kaj lia popolo, eĉ liaj propraj filoj, lin, blindulon kaj povrulon, forpelis el la lando.
Post lia foriro la filoj kaj onklo Kreono interkonsentis, ke ili regos alterne, ĉiu dum unu jaro. Potencavia Eteoklo regis dum unu jaro, sed pluan jaron li ne volis ĉesi regadon, eĉ kune kun la onklo Polineikon forpelis el la lando. Tiu petis pri azilo kaj helpo en Argo. La reĝo Adrasto elaŭdis lin, varbis por militiro la plej famajn argajn heroojn kaj kolektis armeon. En la militon nomatan "Sep kontraŭ Tebo" fronte stariĝis la reĝo Adrasto mem, Kapaneo, Hipomedono, Amfiarao, Partenopeo kaj bofiloj de la reĝo Tideo kaj Polineikeso.
Tebanoj tiujn ĉi preparojn zorge observis kaj preparis sin por defendo de la urbo kun fortaj muregoj, en kiuj estis sep pordegoj. Kiam la armeo venis, ĉiu el armeestroj atakis unu pordegon, sed ili ne sukcesis. La unua pereis Kapaneo, kiu fanfaronis, ke la pordegon trarompos eĉ kontraŭ la Zeŭso mem. Pro tiu ĉi impertinento Zeŭso fulmobatis kaj mortfaligis lin el la murego. Falis ankaŭ Partenopao, Tideo kaj Hipomedono. Ambaŭ tebaj fratoj Polineiko kaj Eteoklo mortigis sin reciproke en duelo. Amfiarao fuĝis el la batalkampo sur sia durada veturilo, sed Zeŭso fulmobatis ankaŭ lin kaj Amfiarao eĉ kun sia veturilo malaperis sub la tero. Tiel la militon postvivis nur la reĝo Adrasto, kiu saltis sur sian flugilhavan ĉevalon Arionon kaj malaperis. Tiel senglore finiĝis la militiro kontraŭ Tebo. En tiu ĉi kazo la urbo sukcese defendis sin, sed post dek jaroj ĝi jam ne estis tiel feliĉa. Posteuloj de la Sep kontraŭ Tebo, nomataj Epigonoj la urbon konkeris kaj ĝiajn muregojn detruis.