Adrienne Barbeau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adrienne Jo Barbeau | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1945 (79-jaraĝa) en Sakramento | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | kolegio Foothill Del Mar High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Barbeau (en) vd | ||||
Edz(in)o | Billy Van Zandt (en) (1992–) John Carpenter (1979–1984) vd | ||||
Infanoj | Cody Carpenter (en) ( John Carpenter) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro voĉaktoro aktoro teatra aktoro filmaktoro kantisto verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1972– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adrienne Jo BARBEAU (11a de Junio, 1945) estas usona aktorino, kantistino kaj aŭtoro de tri libroj. Ŝi ekfamiĝis en la 1970-aj jaroj kiel la dekomenca Rizzo en la muzikalo Grease en Broadvejo, kaj kiel Carol Traynor, la divorcita filino de Maude Findlay (ludita de Bea Arthur) en la situacia komedio Maude (1972–1978).[1] En 1980, ŝi ekaperis en hororfilmoj kaj pri scienc-fikcio, kiel ĉe The Fog (1980), Escape from New York (1981), Creepshow (1982), kaj Swamp Thing (1982). Dum la 1990-aj jaroj, ŝi estis konata pro sia voĉo por Catwoman en Batman: The Animated Series (1992–1995), kaj en sinsekvaj animaciaj serioj. En la 2000-aj jaroj, ŝi aperis en la serio de HBO nome Carnivàle (2003–2005) kiel Ruthie.