Aertelfero estas telfero, ĉe kiu veturiloj pendante de unu aŭ du seninterrompaj dratŝnuregoj trafikas ŝvebante en la aero. Depende de la konstrutipo oni distingas inter seĝa telfero, ĉeltelfero, nacela telfero kaj pendoltelfero.
La unuan patenton por aertelfero ricevis 1869 la germana barono Friedrich Franz von Dücker por sistemo de ŝnurfervojo, kiun li prezentis en la parko de Oeynhausen. La unua fotodokumento de persona aertelfero estis foto de la persona aertelfero ĉe la Rejn-Akvofalo en Neuhausen.
Aertelferoj kutime servas por la transporto de personoj kaj ŝarĝoj al montopintoj, kie pro ekonomiaj kialoj ofte nek ekzistas vojo, nek dentoradfervojo nek funikularo. Krome ekzistas ankaŭ aertelferoj ekzemple en ŝtonminejo por fortransporto de la elminita materialo aŭ al alpopaŝtejoj por la transporto de lakto, fromaĝo kaj fojno. Tiuj aertelferoj estas konstruitaj en neirebla teritorio kaj servas nur al materialtransporto.
Ekzistas ankaŭ aertelferoj, kiuj estis konstruitaj super riveroj aŭ lagoj, kiel ekzemple la Rejnaertelfero en Kolonjo. En skiregionoj aertelferoj, precipe seĝotelferoj ofte servas por la transporto de skiantoj.