Agapo[1][2][3][4][5] etimologie signifas fratan kaj senprofitan amon. Ĝi (greke: ἀγάπη, agápe) estis uzata en la hebrea medio kaj pliposte ĉe diversaj romiepokaj aŭtoroj precipe novplatonaj por esprimi amon, amikecon ĝenerale neseksan, al la edzo/edzino, al familio, tendence distingiĝantan el Eroto (greke: Ἔρως = Eros) kiu atentigas pri seksa altiro kaj ankaŭ el Filia (greke: φιλία = filía) kiu ĝenerale koncernas amikecon.
Agapo do ne estas nura sento, sed ankaŭ virto, spirita stato, preskaŭ dia donaco.
La kristana literaturo donis pli precizan difinon per novaj konceptaj aldonoj al la jam nobliĝanta agapo. La latinoj ĝin tradukis per Caritas (el carus: amata).
Agapo por unuatempaj kristanoj estis eŭkaristia bankedo, komunio, kaj plej ĝenerale la ligo realigita en la kuniĝo en homan komunumon ligitan per frata amo. Agapo substrekas spiritan amon, kiel transpaso-superadon de la “eroto” (eros) kiu limiĝas al la altira amo inter viro kaj virino.[6].
En la Biblio, aparte en la Dua Testamento, la vorto “agapo” fakte estas uzata nekontraŭmete al “homa” amo, sed komplemente kaj emfaze de la samo. La agapo esencas fakte, laŭ kristanoj, kiel la plej alta vertico de la amo, la punkto en kiu filozofio kulminas fariĝante religio, kiam post la filozofia asketo komenciĝas la inversa paŝo kun la celo igi partoprenantaj en la Vero ĵus atingita la ceterajn homojn. Agapo, tial, riveliĝas kiel senprofita amo de tiu kiu donas sin mem al la alia, al la aliaj senantaŭvidi aŭ pretendi kompenson, kaj tial agapo estas senkondiĉa kaj absoluta.[7]