Agi Mishol

Agi Mishol
Persona informo
אגי משעול
Naskiĝo 20-an de oktobro 1946 (1946-10-20) (77-jaraĝa)
en Cehu Silvaniei
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Ben-Gurion de Negevo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1964– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agi MIŜ'OL (hebree אגי משעול; naskita la 20an de oktobro 1947, en Cehu Silvaniei, Sălaj, Transilvanio, Rumanio) estas israela poeto [1], kiu estas konsiderita unu el la plej popularaj kaj gravaj poetoj de sia generacio en Israelo.

La verkado de Miŝ'ol estis eldonita en pluraj lingvoj kaj gajnis diversajn premiojn inkluzivanta la Zbigniew Herbert Internacia Literatura Premio kaj la Yehuda Amichai premio por literaturo.

Entute, Agi Miŝ'ol publikigis pli ol dek volumoj de poezio. Ŝia unua poemaro estis publikigita en 1968, sekvita per tri pli en la 1970-aj jaroj, antaŭ sepjara paŭzo. La ​​literatura sukceso de Miŝ'ol venis relative malfrue kun la kolekto Yoman Mata (angle Plantation Notes), publikigita en 1986.

La fama Bialik Institute publikigis kolekton de ŝiaj kompletaj verkoj en 2003, kaj alia retrospektivo aperis en 2015.

Tradukoj de ŝia laboro aperis en multaj antologioj tutmonde, kaj verkaĵoj estis publikigitaj en Francio, Britio, Rumanio, Ĉinio kaj Argentino. Volumo de poezio estis publikigita en traduko en 2006 sub la angla titolo Look There.

La poemoj de Miŝ'ol kombinas ŝian personan, privatan medion - amon kaj erotismon, la "mirindaĵojn de la naturo", homojn kaj la medion - kun pripensado pri israela socio. Ŝi ne estas konsiderita politika verkinto, kvankam ŝiaj verkoj ankaŭ rilatas al sociaj aŭ politikaj temoj. Ŝia opinio, ekzemple de la "cionisma sanktigo de agrikultura laboro", ofte estas ironia, sed ŝi evoluigas sian propran rilaton al la tero, kiu estas formita per ŝia ina rigardo. Ŝiaj poemoj "ĉiam serĉis [...] la ekvilibron inter sereneco kaj ravo, ĉi tiu "densa materialo de alĥemio" en kiu "proksimiĝo" kaj "distanco" ekvilibrigas unu la alian"

Miŝ'ol estis implikita en la literatura festivalo Poetica en Kolonjo en 2019 kaj 2020. Ŝi priskribis sian labormanieron kiel serĉon de "stato de 'dormado kaj rigardado', en kiu oni neintence volas esti 'malstreĉa kaj streĉita samtempe ' ". Verki eblas nur en ĉi tiu stato.

[2] [3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]